Ke daftar isi

Kiom da esperantaj libroj vi legis?

dari trojo, 16 Maret 2010

Pesan: 23

Bahasa: Esperanto

Novico Dektri (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 00.48.47

La Ŝtona Urbo
Demian
Winnie-la-Pu
La Danĝera Lingvo
Vivo de Zamenhof
Angla Antologio
Marvirinstrato
Vivprotokoloj

Sxak (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 07.42.51

Mi legis inter 8 kaj 10 originale esperantajn librojn (du el kiuj estis kolektoj de noveloj) (mi kalkulis 8, sed elbe estis aliaj) kaj kelkajn dekojn da libroj tradukitaj esperanten
LKaj mi estis la dua en la enketo kun ">10"

PS Eble eĉ pli ol 10 originalajn, ĉar mi nun rememoras pri pli ol 3 ŝajne originalaj libroj...

marcuscf (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 14.07.18

Mi jam legis plurajn rakontojn en la interreto, ekzemple Gerda Malaperis. Sed mi legis neniun paperan libron ĝis la fino.

Nun mi legas iujn librojn, kiujn mi ankaŭ trovis en la interreto, kaj mi intencas legi ilin ĝis la fino.

Do mia respondo estos 2-3 baldaŭ (sed ankoraŭ ne).

Dozorca (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 21.27.51

Neniom malgajo.gif

jawq81 (Tunjukkan profil) 17 Maret 2010 21.51.47

De tempo al tempo mi aĉetas librojn de la esperanto-USA Retbutiko. Mi nun havas plurajn librojn sur mia libroŝranko: 'Faktoj kaj Fantazioj'; 'Virino ĉe la Landlimo'; 'La Hobito aŭ tien kaj reen' de J. R. R. Tolkien; 'Sur la Bordo' de Nevil Shute kaj kelkaj aliaj. Mi ne tute legis ĉi tiujn librojn de la komenco ĝis la fino -- mi ankoraŭ ne povas fari tion. Sed mi jam legis (aŭ studis?) paragrafojn kaj paĝojn el ili kaj mi iam esperas tute legi ilin. Pro tial mi aĉetis la librojn kaj mi malrapide pliboniĝas. Do 'miaj okuloj' estas pli granda ol mia scio kaj nuna kapableco.

Nova temo: Via profilo indikas ke vi loĝas en norda Alabamo, en la urbo Huntsville. Do mi serĉis vian nomon sur Facebook kaj rimarkis ke vi loĝas en Decatur. Mi vizitis tiun urbon antaŭ kvin aŭ ses semajnoj. Ni iris al 'gospel' koncerto en Somerville kaj tre ĝuis la vojaĝon. La pejzaĝo de Birmingham ĝis Decatur estas belega.

Eddycgn (Tunjukkan profil) 18 Maret 2010 09.52.49

Ankaŭ mi legis "La Hobito aŭ tien kaj reen", kaj nun mi legas "Malvivaj Animoj" de Gogol.

trojo (Tunjukkan profil) 23 Maret 2010 17.21.41

jawq81:Nova temo: Via profilo indikas ke vi loĝas en norda Alabamo, en la urbo Huntsville. Do mi serĉis vian nomon sur Facebook kaj rimarkis ke vi loĝas en Decatur. Mi vizitis tiun urbon antaŭ kvin aŭ ses semajnoj. Ni iris al 'gospel' koncerto en Somerville kaj tre ĝuis la vojaĝon. La pejzaĝo de Birmingham ĝis Decatur estas belega.
Mia Facebook-reto nomiĝas "Huntsville/Decatur" sed mi efektive loĝas en Huntsville. Decatur tamen troviĝas tre proksime al Huntsville. Ŝajne laŭ Facebook ili estas unu metropola regiono.

Vi povas aldoni min ĉe Facebook, se vi volas. Efektive iu lernu-ano ajn rajtas aldoni min... tamen bonvolu sciigi, ke vi estas lernu-ano.

Estas bonege ekscii, ke alia esperantisto loĝas en Alabamo.

bukvodel (Tunjukkan profil) 7 April 2010 09.56.16

Mi jam legis:
-- Sergej Lukjanenko -- La nokto patrolo(Propra destino, Sia inter la siaj) (rus)
-- Harry Harrison -- La kaptita universo (angl)
-- El la vivo de esperantistoj(esperanto)

Kaj mi jam achetis kaj baldaŭ legos:
-- D. Ŝevĉenko, A. Striganova -- La tero, kiu volis forflugi (rus)
-- Sergej Lukjanenko -- Kavaleroj de kvardek insuloj (rus)

Mi elŝarĝis de la projekto Gutenberghttp://www.gutenberg.org/browse/languages/eo kaj baldaŭ legos:
-- La Aventuroj de Alicio en Mirlando (angl)
-- Batalo pri la Domo Heikkila (fin)

Jakovo (Tunjukkan profil) 8 April 2010 13.20.02

Mi ĝis hodiaŭ legis:

[LISTO]
Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Lodoj (de Reinhard Selten, Nobel-premio-ricevinto) - estas tre teoriema kaj matematikema libro (ĝi estas la ununura esperanta libro kiun mi posedas),
Dua Libro de l' Lingvo Internacia (de Zamenhof mem, e-libre de www.gutenberg.org)
Fundamente Krestomatio (de Zamenhof mem, e-libre de www.gutenberg.org, mi ĝis nun nur parte legis, ĉar ŝajnas esti librego)
Vivo de Zamenhof (de Edmond Privat, ankaŭ e-libro ĉe www.gutenberg.org),
La Eta Princo (e-libre de
ĉi tie, uzante readitlater sur mia iPod),
Esperanto - La nova latino de la Eklezio (de Ulrich Matthias, http://www.u-matthias.de/latino/latina.htm). Tiun libron mi legis Esperante kvankam ĝi estas unue germana (mia denaska lingvo). Ankaŭ tiun libron mi legis per "readitlater" sur mia iPod, ĉar mi estas tre ŝparema okulumo.gif
... eble mi forgesis kelkajn[/list]

Leonez (Tunjukkan profil) 10 April 2010 15.43.37

Mi legis : Hospitalo sepetaĝa ; Kredu min, sinjorino ! ; Dekkinga fuĝas ; kaj Kvin noveloj de Fiedebert Tuglas (Belege !!!). Ne estas malfacile legi en Esperanto mi pensas. Mi legos multe da libroj iom post iom.

Kembali ke atas