Al la enhavo

Frostigi la mortulojn

de Roberto12, 2010-marto-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-18 11:46:54

Kion vi pensas pri esti frostigata tuj post via morto, pro la espero ke vi "releviĝos" dum la estonttempo?

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-marto-18 11:56:46

Normale, oni estas frostigita "antaŭ" morto (eĉ se la frostigo praktike mortigas).

Frostigo post morto estus certe ne efika, ĉar morto signifas morto de cerbaj ĉeloj, kaj tio estas teorie ne riparebla (ĝis nun).

La dumviva frostigo estas ankaŭ problemega, ĉar frostigo farigas aperon da glaciajn pecetojn en via korpo, kiu detruas ĉeleron kiam oni degelas la korpon. Se oni samtempe iel revivigus la homojn, li do sangus de ĉie interne oO.

Tamen estas ranoj kiu senprobleme pluvivas post frostigo. Do povus esti ebla kun inĵektaĵo. Sed ĝis nun neniu sciencisto suksesis produkti la necesan likvaĵon.

Sxak (Montri la profilon) 2010-marto-18 17:18:54

Roberto12:Kion vi pensas pri esti frostigata tuj post via morto, pro la espero ke vi "releviĝos" dum la estonttempo?
Ĝi estas malpermesenda aĵo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-18 19:35:54

Vi konas multe pri ĉi tio, jan rideto.gif Mi mem pensis ke ĝi estas tre ebla kaj ke la ĉefa problemo estas fermo de la teknologio (ekzemple, se estas malkonekta potenco en la ejo). Mi legos pli multe...

Ĉu vi diras ke ĝi estas kontraŭleĝa, Ŝak? En via lando, eble, sed se oni guglas la aferon, oni trovas firmojn kiuj faras ĝin.

Sxak (Montri la profilon) 2010-marto-19 02:39:39

Roberto12:

Ĉu vi diras ke ĝi estas kontraŭleĝa, Ŝak? En via lando, eble, sed se oni guglas la aferon, oni trovas firmojn kiuj faras ĝin.
Ĝi ne estas, sed laŭ mi devas esti kontraŭleĝa. Ĉar mi ne vidas kialojn frostigi sin.
La sola kialo, kiu aspektas humana estas atendi, kiam la homaro povos kuraci tiun aŭ alian malsanon, sed pensu: Se estos frostigitaj ĉiuj homoj, kiuj suferas pro tiu malsano, ĉu la homaro iam strebos trovi la rimedojn kuraci ĝin? Neniu ja suferas pr0o ĝi, ĉiuj nur atendas. Do evidentas, ke se iu frostigas sin por tio, tiu fakte nur devigas iun alian suferi.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-19 09:55:32

La eblo de revivi dum la estonttempo pli interesas min ol la eblo de kuraci malsanojn, sed pri malsanoj, mi estus ŝokata se la estontoj lasus malsanajn frostigitojn dum longtempo sen peni ion ajn por ili.

Sxak (Montri la profilon) 2010-marto-19 11:17:07

Se tiu tempo estos malpli feliĉa, do kial vi volas tien?
Sed se tiu tempo estos pli feliĉa, ĉu vi vere kredas, ke iu el ni meritas esti tie? Kion ni faris, por ke tiu tempo estu pli feliĉa? Kial vi opinias, ke dum vi estos dormanta, la aliaj homoj devas feliĉigi la vivon por vi?
Laŭ mi tia ago egalas al parazitado kaj tiaj tempaj vojaĝantoj devas esti ekstermataj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-19 13:40:34

Ŝak:Ĝi ne estas, sed laŭ mi devas esti kontraŭleĝa. Ĉar mi ne vidas kialojn frostigi sin.
Ankaŭ mi ne vidas kialon, sed mi opinias, ke estas bone, ke tio NE estas kontraŭleĝa! Ĉiu ja faru al sia propra korpo, kion ĝi volas.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-19 21:00:52

Ankaŭ por mi tio estas parazitado. La aliaj homoj zorgu pri via korpo ĝis tiu atingos alian pli bonan tempon.
:
mi ne vidas kialojn frostigi sin.
Oni povas imagi multajn kialojn, ekz. povus esti, ke estonte la homoj ne plu maljuniĝos, aŭ ili ne plu malsaniĝos, aŭ ...

zan (Montri la profilon) 2010-marto-20 03:13:53

Mi ne volas frostigi mian mortintan korpon. Mi ne volas reviviĝi tiamaniere.sal.gif

Reen al la supro