Tin nhắn: 13
Nội dung: Esperanto
Roberto12 (Xem thông tin cá nhân) 11:46:54 Ngày 18 tháng 3 năm 2010
jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 11:56:46 Ngày 18 tháng 3 năm 2010
Frostigo post morto estus certe ne efika, ĉar morto signifas morto de cerbaj ĉeloj, kaj tio estas teorie ne riparebla (ĝis nun).
La dumviva frostigo estas ankaŭ problemega, ĉar frostigo farigas aperon da glaciajn pecetojn en via korpo, kiu detruas ĉeleron kiam oni degelas la korpon. Se oni samtempe iel revivigus la homojn, li do sangus de ĉie interne oO.
Tamen estas ranoj kiu senprobleme pluvivas post frostigo. Do povus esti ebla kun inĵektaĵo. Sed ĝis nun neniu sciencisto suksesis produkti la necesan likvaĵon.
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 17:18:54 Ngày 18 tháng 3 năm 2010
Roberto12:Kion vi pensas pri esti frostigata tuj post via morto, pro la espero ke vi "releviĝos" dum la estonttempo?Ĝi estas malpermesenda aĵo.
Roberto12 (Xem thông tin cá nhân) 19:35:54 Ngày 18 tháng 3 năm 2010
Ĉu vi diras ke ĝi estas kontraŭleĝa, Ŝak? En via lando, eble, sed se oni guglas la aferon, oni trovas firmojn kiuj faras ĝin.
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 02:39:39 Ngày 19 tháng 3 năm 2010
Roberto12:Ĝi ne estas, sed laŭ mi devas esti kontraŭleĝa. Ĉar mi ne vidas kialojn frostigi sin.
Ĉu vi diras ke ĝi estas kontraŭleĝa, Ŝak? En via lando, eble, sed se oni guglas la aferon, oni trovas firmojn kiuj faras ĝin.
La sola kialo, kiu aspektas humana estas atendi, kiam la homaro povos kuraci tiun aŭ alian malsanon, sed pensu: Se estos frostigitaj ĉiuj homoj, kiuj suferas pro tiu malsano, ĉu la homaro iam strebos trovi la rimedojn kuraci ĝin? Neniu ja suferas pr0o ĝi, ĉiuj nur atendas. Do evidentas, ke se iu frostigas sin por tio, tiu fakte nur devigas iun alian suferi.
Roberto12 (Xem thông tin cá nhân) 09:55:32 Ngày 19 tháng 3 năm 2010
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 11:17:07 Ngày 19 tháng 3 năm 2010
Sed se tiu tempo estos pli feliĉa, ĉu vi vere kredas, ke iu el ni meritas esti tie? Kion ni faris, por ke tiu tempo estu pli feliĉa? Kial vi opinias, ke dum vi estos dormanta, la aliaj homoj devas feliĉigi la vivon por vi?
Laŭ mi tia ago egalas al parazitado kaj tiaj tempaj vojaĝantoj devas esti ekstermataj.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 13:40:34 Ngày 19 tháng 3 năm 2010
Ŝak:Ĝi ne estas, sed laŭ mi devas esti kontraŭleĝa. Ĉar mi ne vidas kialojn frostigi sin.Ankaŭ mi ne vidas kialon, sed mi opinias, ke estas bone, ke tio NE estas kontraŭleĝa! Ĉiu ja faru al sia propra korpo, kion ĝi volas.
horsto (Xem thông tin cá nhân) 21:00:52 Ngày 19 tháng 3 năm 2010
:Oni povas imagi multajn kialojn, ekz. povus esti, ke estonte la homoj ne plu maljuniĝos, aŭ ili ne plu malsaniĝos, aŭ ...
mi ne vidas kialojn frostigi sin.
zan (Xem thông tin cá nhân) 03:13:53 Ngày 20 tháng 3 năm 2010