본문으로

Frostigi la mortulojn

글쓴이: Roberto12, 2010년 3월 18일

글: 13

언어: Esperanto

Jakovo (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오전 9:34:04

Tute frostigi la korpon certe ne funkcias hodiaŭ: Ankaŭ ja ne funkcias la frostigo de organoj post la morto por plilongigi la tempon kiam oni povas transplanti ilin kaj por prepari la pacientojn ekz. per subpremo de imuna defendo, kiu daŭras kelkajn tagojn.

Tamen la ideo de malvarmigo por helpi postvivi ne estas tiel stulta kiel ŝajnas: ekzistas jam pruvita koncepto de terapeŭtika "hipotermio" (normale tro malvarma korpa temperaturo, greka "hypo" maltro, "thermos" varmeco), eble plej bone tradukebla per maltrovarmeco. Post korinfarkto aŭ apopleksio (cerbovaskula akcidento) la maltrovarmeco haltigas kelkajn venenajn procesojn kaj rezulte signifas pli bonajn postviveblecojn por la pacientoj. Eble vi jam aŭdis iam ajn pri infanoj kiuj falis en lagon rompante la glacion: Ili povas postvivi tre longedaŭre sen oksigeno pro la malvarmeco!

Alia ebleco estos "vartata revivigo" (angle suspended reanimation): scienculoj volas estonte varti kun la revivigado dum la korinfarktpaciento malvarmixas pro kelkaj kialoj kiujn mi ne scias, kiuj tamen plibonigus la ŝancojn de la revivigato.

Koncerne la malpermeson de dumviva sinfrostiĝo mi kredas ke estas sama diskutado kiel ĉe malpermeso de sinmortiĝo, sed post la morto oni ja devas rajti fari ion ajn kun sia morta korpo!

sinjoro (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오후 12:50:35

Laŭ mi la ideo mem ne estas tute absurda. Ni ja ne povas antaŭvidi, kiel disvolviĝos medicino dum 100-200 jaroj. Tamen nun la solaj profitantoj je la frostigado estas grandaj firmaoj, kiuj ĉerpas grandegajn monsumojn por plilongigi ies frostecon. Povas ankaŭ esti, ke post multaj jaroj evidentiĝos, ke la projekto estis vana kaj sensenca, kaj ke esperdono estis misa.

Paulinho (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오후 8:10:14

Kiam mi mortos mi ne volas ke oni frostigus min, sed ke oni kremaciuus min....

다시 위로