Kulturo
ca, kivuye
Ubutumwa 3
ururimi: Esperanto
gyrus (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2010 14:23:41
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2010 14:39:34
Mi ŝatas (la) japanan kaj germanan kulturojn.
Adjektivo akordas kun substantivo nur se ankaŭ la adjektivo montras plurajn aferojn - kaj reciproke, do oni povas diri:
Mi ŝatas la germanajn lingvon kaj kulturon.
tommjames (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2010 14:42:49
gyrus: Aŭ ĉu ĝi ĝuste estus, "Mi ŝatas germanan kaj japanan kulturon"?Oni diras "Mi ŝatas germanan kaj japanan kulturojn". Rilate al tio PMEG havas la ekzemplon "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn".
La pluraligo de "kulturo" temas pri la fakto ke vi mencias pli ol nur unu kulturon (la germanan, kaj ankaŭ la japanan). Tio ne implicas ke Germanujo aŭ Japanujo havas pli ol unu kulturon. Por tiu ideo, oni dirus "Mi ŝatas germanajn kaj japanajn kulturojn". Laŭ mi unuopa lando povas enhavi plurajn kulturojn de diversaj specoj, kvankam la lando havas unu tutan kulturon en ĝenerala senco.