K vsebini

Kulturo

od gyrus, 19. marec 2010

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

gyrus (Prikaži profil) 19. marec 2010 14:23:41

Ĉu kulturo estas nombrebla vorto? Mi pensis tiel, sed mi trovis problemon je la diro, "Mi ŝatas germanajn kaj japanajn kulturojn." Estas nur unu germana kulturo kaj unu germana kulturo, sed ili tamen akordus por la plurala "kulturojn", ĉu ne? Sed ĉi diro ne ŝajnas tute ĝusta al mi. Nu, ĉu ĝi ĝustas? Aŭ ĉu ĝi ĝuste estus, "Mi ŝatas germanan kaj japanan kulturon"?

darkweasel (Prikaži profil) 19. marec 2010 14:39:34

Ĝusta estas:
Mi ŝatas (la) japanan kaj germanan kulturojn.
Adjektivo akordas kun substantivo nur se ankaŭ la adjektivo montras plurajn aferojn - kaj reciproke, do oni povas diri:
Mi ŝatas la germanajn lingvon kaj kulturon.

tommjames (Prikaži profil) 19. marec 2010 14:42:49

gyrus: Aŭ ĉu ĝi ĝuste estus, "Mi ŝatas germanan kaj japanan kulturon"?
Oni diras "Mi ŝatas germanan kaj japanan kulturojn". Rilate al tio PMEG havas la ekzemplon "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn".

La pluraligo de "kulturo" temas pri la fakto ke vi mencias pli ol nur unu kulturon (la germanan, kaj ankaŭ la japanan). Tio ne implicas ke Germanujo aŭ Japanujo havas pli ol unu kulturon. Por tiu ideo, oni dirus "Mi ŝatas germanajn kaj japanajn kulturojn". Laŭ mi unuopa lando povas enhavi plurajn kulturojn de diversaj specoj, kvankam la lando havas unu tutan kulturon en ĝenerala senco.

Nazaj na začetek