Meddelelser: 24
Sprog: Esperanto
yyaann (Vise profilen) 19. mar. 2010 19.12.41
Mi legis, ke kiam oni demandas al la angleparolantoj, kiom da fingroj ili havas, ili respondas, ke havas ok.
Ĉu tio pravas? Ĉu en anglalingva menso la dikfingro ne estas rigardata kiel fingro? Ĉu la kialo de tio estas lingva aŭ kultura? Ĉu tio estas vera ankaŭ en aliaj lingvoj aŭ kulturoj?
Dankon.
(Bonvolu korekti miajn eventualajn, gramatikajn kaj sintaksajn erarojn )
Espi (Vise profilen) 19. mar. 2010 19.34.23
[erorojn => erarojn]
jes, ankaŭ en la germana skrupule ekzistas tiu signifo. Ok fingroj plus du dikfingroj (germane: 8 Finger und 2 Daumen).
Sed kutime oni diras dek fingroj.
Amike
Klaus-Peter
jubilo (Vise profilen) 19. mar. 2010 19.40.23
Ironchef (Vise profilen) 19. mar. 2010 19.46.45
yyaann:Saluton al ĉiuj.Jes, tiu pravas Ofte aŭdita idiomo angla iras tiele:"Mi estas tute fingroj kaj dikfingroj" kiu signifas ke oni estas plumpa.
Mi legis, ke kiam oni demandas al la angleparolantoj, kiom da fingroj ili havas, ili respondas, ke havas ok.
Ĉu tio veras?
Eddycgn (Vise profilen) 19. mar. 2010 21.07.28
En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?
Evildela (Vise profilen) 20. mar. 2010 01.37.01
Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?La Simpsonoj sole havas ok fingrojn aŭ ses fingroj kaj du dikfingroj
zan (Vise profilen) 20. mar. 2010 02.51.51
Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?Japanoj havas dudek.
darkweasel (Vise profilen) 20. mar. 2010 11.01.01
Cetere, yyaann, en la lando Usono loĝas usonanoj, ne *usonoj. Tion vi facile povas vidi el la landnomoj, se oni ne uzas I-sufikson: La lando de la britoj nomiĝas Britujo, dum tiu de la usonanoj nomiĝas Usono (sen -uj). Se landonomo finiĝas per UJ, vi forprenu tiun UJ por nomi la loĝantojn; alie vi aldonu -an.
Bedaŭrinde estas iuj, kiuj uzas Britio anstataŭ la multe pli facila Britujo - el tiu I ne evidentiĝas, ĉu vi forprenu ĝin aŭ aldonu -an (ja loĝas en Aŭstralio ne *aŭstraloj, sed aŭstralianoj - tial oni ne povas nomi la landon *Aŭstralujo). Uzu -uj kaj memoru la koncernajn landonomojn nur en formo kun -uj, kaj vi pli facile komprenos la landnoman sistemon de Esperanto.
fizikisto (Vise profilen) 20. mar. 2010 21.01.57
darkweasel (Vise profilen) 21. mar. 2010 11.42.55