본문으로

Ĉu la britoj kaj usonoj havas sur la manoj po kvar fingroj?

글쓴이: yyaann, 2010년 3월 19일

글: 24

언어: Esperanto

yyaann (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 7:12:41

Saluton al ĉiuj.

Mi legis, ke kiam oni demandas al la angleparolantoj, kiom da fingroj ili havas, ili respondas, ke havas ok.

Ĉu tio pravas? Ĉu en anglalingva menso la dikfingro ne estas rigardata kiel fingro? Ĉu la kialo de tio estas lingva aŭ kultura? Ĉu tio estas vera ankaŭ en aliaj lingvoj aŭ kulturoj?

Dankon. sal.gif

(Bonvolu korekti miajn eventualajn, gramatikajn kaj sintaksajn erarojn rideto.gif )

Espi (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 7:34:23

Saluton yyaann,

[erorojn => erarojn]

jes, ankaŭ en la germana skrupule ekzistas tiu signifo. Ok fingroj plus du dikfingroj (germane: 8 Finger und 2 Daumen).
Sed kutime oni diras dek fingroj.

Amike
Klaus-Peter

jubilo (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 7:40:23

kej hispane (almenaŭ meksike) uni nomas dedo/finfro ankaŭ tiuj el la piedoj... do, po 20 fingroj home

Ironchef (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 7:46:45

yyaann:Saluton al ĉiuj.

Mi legis, ke kiam oni demandas al la angleparolantoj, kiom da fingroj ili havas, ili respondas, ke havas ok.

Ĉu tio veras?
Jes, tiu pravas ridulo.gif Ofte aŭdita idiomo angla iras tiele:"Mi estas tute fingroj kaj dikfingroj" kiu signifas ke oni estas plumpa.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 19일 오후 9:07:28

Italoj havas 20 fingrojn, dek manfingrojn kaj dek piedfingroj. Germanoj havas nur dek, ĉar la piedfingroj en Germanio ne estas fingroj...

En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?

Evildela (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오전 1:37:01

Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?
La Simpsonoj sole havas ok fingrojn lango.gif aŭ ses fingroj kaj du dikfingroj

zan (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오전 2:51:51

Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?
Japanoj havas dudek.

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오전 11:01:01

Aŭstroj havas dek fingrojn. En iu Simpsons-epizodo, post kiam dikfingro de Homer detranĉiĝas, Dr. Hibbert diras al li, ke lia asekurfirmo ne pagos tion, ĉar nur liaj fingroj estas asekurataj - kaj dikfingro ne estas fingro!

Cetere, yyaann, en la lando Usono loĝas usonanoj, ne *usonoj. Tion vi facile povas vidi el la landnomoj, se oni ne uzas I-sufikson: La lando de la britoj nomiĝas Britujo, dum tiu de la usonanoj nomiĝas Usono (sen -uj). Se landonomo finiĝas per UJ, vi forprenu tiun UJ por nomi la loĝantojn; alie vi aldonu -an.

Bedaŭrinde estas iuj, kiuj uzas Britio anstataŭ la multe pli facila Britujo - el tiu I ne evidentiĝas, ĉu vi forprenu ĝin aŭ aldonu -an (ja loĝas en Aŭstralio ne *aŭstraloj, sed aŭstralianoj - tial oni ne povas nomi la landon *Aŭstralujo). Uzu -uj kaj memoru la koncernajn landonomojn nur en formo kun -uj, kaj vi pli facile komprenos la landnoman sistemon de Esperanto.

fizikisto (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오후 9:01:57

Ankaŭ Miki Muso (Mickey Mouse) kaj Donaldo Anaso (Donald Duck) havas nur po ok fingrojn (inkluzive la dikfingroj).

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오전 11:42:55

Supozeble ne estas bone, ke Esperanto kiel kulture neŭtra lingvo uzas la terminojn dikfingro kaj piedfingro, ĉar en kelkaj kulturoj ili ne estas rigardataj kiel fingroj.

다시 위로