بستن
حداکثر 500 پیام.
پستها: 5918
زبان: Esperanto
ratkaptisto (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2012، 6:40:48
La ulo post mi havas okulvitrojn.
dobri (نمایش مشخصات) 30 آوریل 2012، 9:44:17
La ulo post mi kalkulas kontribuon de unuopaj ĝardenistoj por komuna ĉerpilo.
ratkaptisto (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2012، 10:36:51
vincas (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012، 7:51:25
La ulo sub mi hieraŭ drinkis bieron kun amikoj.
dobri (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012، 15:17:51
ratkaptisto:Mi volonte volas respondi, sed mi ne tute komprenas tiun frazon. Bonvolu elekti aliajn vortojn.Mi provas ekspliki. Nia duonhektara ĝardenego havas 12 uzantojn, tamen nur unu elektran ĉerpilon por akvumi la plantojn. Tial necesas ĉiujare post ricevo de fakturo por elektra kurento kalkuli monan kontribuon de unuopaj ĝardenistoj. Tio komplikas ankaŭ la fakto, ke kelkaj ĝardenistoj havas pluajn elektroaparatojn.
Jes, hieraŭ mi drinkis bieron, sed sabate eĉ pli, ĉar regis varmega vetero.
La ulo post mi preparas sin por iri al sia ĝardeno por akvumi la plantojn.
Uralo (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2012، 17:52:44
La ulo sub mi loĝas en apartamento.
ratkaptisto (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012، 10:26:12
La ulo post mi volonte ludas skaton.
ratkaptisto (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012، 10:29:00
dobri:Dankon, Karel, nun mi komprenas.ratkaptisto:Mi volonte volas respondi, sed mi ne tute komprenas tiun frazon. Bonvolu elekti aliajn vortojn.Mi provas ekspliki. Nia duonhektara ĝardenego havas 12 uzantojn, tamen nur unu elektran ĉerpilon por akvumi la plantojn. Tial necesas ĉiujare post ricevo de fakturo por elektra kurento kalkuli monan kontribuon de unuopaj ĝardenistoj. Tio komplikas ankaŭ la fakto, ke kelkaj ĝardenistoj havas pluajn elektroaparatojn.
Jes, hieraŭ mi drinkis bieron, sed sabate eĉ pli, ĉar regis varmega vetero.
La ulo post mi preparas sin por iri al sia ĝardeno por akvumi la plantojn.
dobri (نمایش مشخصات) 3 مهٔ 2012، 13:46:45
La ulo post mi daŭre vane atendas pluveton.
ratkaptisto (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2012، 6:27:04
La ulo post mi ne skribas leterojn per kulio sed per fontoplumo.