去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年4月30日上午6:40:48

Mi aŭdis jam pri tiu tago, sed (pardonu) mi ne festas. Mi morgaŭ festos en Germanio la "tago de la laboro".

La ulo post mi havas okulvitrojn.

dobri (显示个人资料) 2012年4月30日上午9:44:17

Jes, vi pravas. Tamen mi vidas malbone sen okulvitroj kaj eĉ kun okulvitroj.

La ulo post mi kalkulas kontribuon de unuopaj ĝardenistoj por komuna ĉerpilo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年5月1日上午10:36:51

Mi volonte volas respondi, sed mi ne tute komprenas tiun frazon. Bonvolu elekti aliajn vortojn.

vincas (显示个人资料) 2012年5月2日上午7:51:25

Kia estis la frazo?

La ulo sub mi hieraŭ drinkis bieron kun amikoj.

dobri (显示个人资料) 2012年5月2日下午3:17:51

ratkaptisto:Mi volonte volas respondi, sed mi ne tute komprenas tiun frazon. Bonvolu elekti aliajn vortojn.
Mi provas ekspliki. Nia duonhektara ĝardenego havas 12 uzantojn, tamen nur unu elektran ĉerpilon por akvumi la plantojn. Tial necesas ĉiujare post ricevo de fakturo por elektra kurento kalkuli monan kontribuon de unuopaj ĝardenistoj. Tio komplikas ankaŭ la fakto, ke kelkaj ĝardenistoj havas pluajn elektroaparatojn.

Jes, hieraŭ mi drinkis bieron, sed sabate eĉ pli, ĉar regis varmega vetero.

La ulo post mi preparas sin por iri al sia ĝardeno por akvumi la plantojn.

Uralo (显示个人资料) 2012年5月2日下午5:52:44

La pluvo jam akvumis la plantojn hodiaŭ.

La ulo sub mi loĝas en apartamento.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年5月3日上午10:26:12

Ne mi ne loĝas en apartmento, mi loĝas en domo.

La ulo post mi volonte ludas skaton.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年5月3日上午10:29:00

dobri:
ratkaptisto:Mi volonte volas respondi, sed mi ne tute komprenas tiun frazon. Bonvolu elekti aliajn vortojn.
Mi provas ekspliki. Nia duonhektara ĝardenego havas 12 uzantojn, tamen nur unu elektran ĉerpilon por akvumi la plantojn. Tial necesas ĉiujare post ricevo de fakturo por elektra kurento kalkuli monan kontribuon de unuopaj ĝardenistoj. Tio komplikas ankaŭ la fakto, ke kelkaj ĝardenistoj havas pluajn elektroaparatojn.

Jes, hieraŭ mi drinkis bieron, sed sabate eĉ pli, ĉar regis varmega vetero.

La ulo post mi preparas sin por iri al sia ĝardeno por akvumi la plantojn.
Dankon, Karel, nun mi komprenas.

dobri (显示个人资料) 2012年5月3日下午1:46:45

Tiun ĉi kartludon mi konas nur el krucenigmoj.

La ulo post mi daŭre vane atendas pluveton.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年5月4日上午6:27:04

Ni havis multe da pluvo en la antaŭpasinta nokto.

La ulo post mi ne skribas leterojn per kulio sed per fontoplumo.

回到上端