Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-08 10:00:24

Ho ne, mi ne povas naĝi bone.

La ulo sub mi morgaŭ devos fari tre gravan aferon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-08 14:58:25

Mi ne scias, sed mi kredas se "ne".

La ulo sub mi estas lernanto.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-12 11:09:36

Povas esti.

La ulo sub mi scias, ke kiu sin enjungis, devas tiri.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-12 11:21:17

Povas esti.

La ulo sub mi ludas instrumenton.

Uralo (Montri la profilon) 2012-majo-12 16:26:09

Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-12 17:16:52

Jes, Uralo, mi tre ŝatas patkukon. En mia urbo Hameln ekzistas restoracio kun la nomo "Pfannekuchen" (= patkuko). Mi ofte vizitas tiun restoracion kaj tie nia Esperanto-grupo festos la kristnaskfeston.

La ulo post mi partoprenos ĉe SES en Nitra.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-12 17:18:36

Uralo:Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.
Mi ne konas la vorton "sintezilo".

Uralo (Montri la profilon) 2012-majo-12 23:52:15

ratkaptisto:
Uralo:Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.
Mi ne konas la vorton "sintezilo".
Ĝi estas muzika klavaro. ("Keyboard" aŭ "synthesizer" en angla)

Kelli (Montri la profilon) 2012-majo-13 13:06:53

ratkaptisto:Jes, Uralo, mi tre ŝatas patkukon. En mia urbo Hameln ekzistas restoracio kun la nomo "Pfannekuchen" (= patkuko). Mi ofte vizitas tiun restoracion kaj tie nia Esperanto-grupo festos la kristnaskfeston.

La ulo post mi partoprenos ĉe SES en Nitra.
Bedaŭrinde mi ne partoprenos ĉe SES, sed hodiaŭ mi festenos la Patrinan Tagon en mia landoridulo.gif

La ulo post mi havas plurajn librojn por legi ĉe sia lito.

Uralo (Montri la profilon) 2012-majo-13 13:44:24

Mi neniam legas en mia dormejo. Mi legas en la loĝoĉambro, ĉar tie estas la libroj.

La ulo sub mi surprizis sian patrinon hodiaŭ.

Reen al la supro