לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

vincas (הצגת פרופיל) 8 במאי 2012, 10:00:24

Ho ne, mi ne povas naĝi bone.

La ulo sub mi morgaŭ devos fari tre gravan aferon.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 8 במאי 2012, 14:58:25

Mi ne scias, sed mi kredas se "ne".

La ulo sub mi estas lernanto.

vincas (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 11:09:36

Povas esti.

La ulo sub mi scias, ke kiu sin enjungis, devas tiri.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 11:21:17

Povas esti.

La ulo sub mi ludas instrumenton.

Uralo (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 16:26:09

Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 17:16:52

Jes, Uralo, mi tre ŝatas patkukon. En mia urbo Hameln ekzistas restoracio kun la nomo "Pfannekuchen" (= patkuko). Mi ofte vizitas tiun restoracion kaj tie nia Esperanto-grupo festos la kristnaskfeston.

La ulo post mi partoprenos ĉe SES en Nitra.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 17:18:36

Uralo:Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.
Mi ne konas la vorton "sintezilo".

Uralo (הצגת פרופיל) 12 במאי 2012, 23:52:15

ratkaptisto:
Uralo:Mi ludis sintezilon antaŭ kelkaj jaroj. Nun mi kelkfoje ludas mallongan kanton.

La ulo sub mi ŝatas patkukojn.
Mi ne konas la vorton "sintezilo".
Ĝi estas muzika klavaro. ("Keyboard" aŭ "synthesizer" en angla)

Kelli (הצגת פרופיל) 13 במאי 2012, 13:06:53

ratkaptisto:Jes, Uralo, mi tre ŝatas patkukon. En mia urbo Hameln ekzistas restoracio kun la nomo "Pfannekuchen" (= patkuko). Mi ofte vizitas tiun restoracion kaj tie nia Esperanto-grupo festos la kristnaskfeston.

La ulo post mi partoprenos ĉe SES en Nitra.
Bedaŭrinde mi ne partoprenos ĉe SES, sed hodiaŭ mi festenos la Patrinan Tagon en mia landoridulo.gif

La ulo post mi havas plurajn librojn por legi ĉe sia lito.

Uralo (הצגת פרופיל) 13 במאי 2012, 13:44:24

Mi neniam legas en mia dormejo. Mi legas en la loĝoĉambro, ĉar tie estas la libroj.

La ulo sub mi surprizis sian patrinon hodiaŭ.

לראש הדף