Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2012 5 15 19:26:04

Kontraŭe mi hodiaŭ multe laboris en la ĝardeno, ĉar la promesita pluvo ankoraŭ ne venis.

La ulo post mi ne bezonas pluvon por sia laboro morgaŭ.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 5 15 19:31:24

Ne, mi ne bezonas pluvon. Ni havis hodiaŭ multe da pluvo.

La ulo post mi aŭdis en la radios pri la presidento de Francio kaj siaj epizodoj kun la hodiaŭa pluvo dum sia veturo tra Parizo kaj la voajaĝo al Germanio.

dobri (Å vise profilen) 2012 5 15 19:34:47

Ne, mi nek aŭdis nek spektis tion.

La ulo post mi spektis hokean matĉon en televido.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 5 15 19:47:10

Ne, mi ne spektis.

La ulo post mi baldaŭ estos pensiulo.

dobri (Å vise profilen) 2012 5 15 19:51:40

Mi jam fariĝis emeritulo ĉijare.

La ulo post mi ne havas sufiĉe da tempo por vojaĝado.

Uralo (Å vise profilen) 2012 5 15 21:56:15

Nun mi havas la tempon, sed nun mi ne devas iri ien ajn.

La ulo sub mi timas la malhelon.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 5 16 08:44:54

Ne, mi ne timas la malhelon, sed mi pli amas la sunon.

La ulo sub mi ĉiam volonte laboras.

vincas (Å vise profilen) 2012 5 16 10:14:46

Ne, ne ĉiam

la ulo sub mi aĉetis ŝuojn, sed ili estas tro mallarĝaj por li.

dobri (Å vise profilen) 2012 5 17 17:04:06

Ne, mi havas ĝustajn ŝuojn.

La ulo post mi hieraŭ renkontis sian malnovan amikinon.

artjunior (Å vise profilen) 2012 5 17 17:52:38

Mi ne renkontis mian malnovan amikinon.
La ulo post mi estis malfeliĉa hieraŭ.

Tibake til toppen