Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Polaris (Montri la profilon) 2012-junio-04 02:54:21

Hispanio:La ulo sub mi portas okulvitrojn.
si

Jes! Mi portas okulvitrojn---mi miopas. Mi necesas novajn okulvitrojn, ĉar mi estas havinta ĉi tiujn okulvitrojn dum pli ol du jaroj.
La ulo sub mi loĝas en Germanio.
Ho! Mi fuŝis ion kaj mi respondis la malĝustan demandon.
Ne, mi neniam loĝis en Germanio. Mi estas el Germana descendo, kaj mi havis parencojn, kiuj loĝis tie, sed mi eĉ ne vojaĝis tien.

La ulo sub mi multe trinkas kafon.

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-04 09:16:07

Mi iam gustumis kafon, sed tiam mi opiniis ke ĝi estas maldolĉa. Ankaŭ, mi preferas malvarmetajn trinkaĵojn.

La ulo sub mi havas inteligentan poŝtelefonon.

vincas (Montri la profilon) 2012-junio-04 09:56:21

ne mi ne havas.

la ulo sub mi ofte legas gazetojn.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-04 15:15:16

Kontraŭe nur malofte, ĉar mankas tempo por tio.

La ulo post mi regule sportas.

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-07 19:08:42

Jes, mi biciklas multe. Tio ankaŭ kalkulas kiel sporto, ĉu ne?

La ulo sub mi estas mallaborema.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-07 19:22:08

Jes, foje mi estadas.

La ulo post mi ŝatas televidajn komediojn.

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-07 19:48:07

Ho, jes. Mi ŝategas ilin.

La ulo sub mi povas prilabori lignon.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-08 13:45:13

Jes, mi povas, sed nun tio ne necesas.

La ulo post mi malŝatas senĉesan purigadon de la loĝejo.

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-14 07:52:09

Mi konsentas kun vi, sed mi ne volas vivi inter rubo.

La ulo sub mi estas (verŝajne) kolorblinda.

chrisim101010 (Montri la profilon) 2012-junio-14 09:44:10

Ne. mi vidas kolorojn bone, sed ĉu vi vidas la ruĝan kiel mi?

La ulo sub mi legis ĉi fadendon pli ol mi

Reen al la supro