본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Polaris (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오전 2:54:21

Hispanio:La ulo sub mi portas okulvitrojn.
si

Jes! Mi portas okulvitrojn---mi miopas. Mi necesas novajn okulvitrojn, ĉar mi estas havinta ĉi tiujn okulvitrojn dum pli ol du jaroj.
La ulo sub mi loĝas en Germanio.
Ho! Mi fuŝis ion kaj mi respondis la malĝustan demandon.
Ne, mi neniam loĝis en Germanio. Mi estas el Germana descendo, kaj mi havis parencojn, kiuj loĝis tie, sed mi eĉ ne vojaĝis tien.

La ulo sub mi multe trinkas kafon.

Uralo (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오전 9:16:07

Mi iam gustumis kafon, sed tiam mi opiniis ke ĝi estas maldolĉa. Ankaŭ, mi preferas malvarmetajn trinkaĵojn.

La ulo sub mi havas inteligentan poŝtelefonon.

vincas (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오전 9:56:21

ne mi ne havas.

la ulo sub mi ofte legas gazetojn.

dobri (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오후 3:15:16

Kontraŭe nur malofte, ĉar mankas tempo por tio.

La ulo post mi regule sportas.

Uralo (프로필 보기) 2012년 6월 7일 오후 7:08:42

Jes, mi biciklas multe. Tio ankaŭ kalkulas kiel sporto, ĉu ne?

La ulo sub mi estas mallaborema.

dobri (프로필 보기) 2012년 6월 7일 오후 7:22:08

Jes, foje mi estadas.

La ulo post mi ŝatas televidajn komediojn.

Uralo (프로필 보기) 2012년 6월 7일 오후 7:48:07

Ho, jes. Mi ŝategas ilin.

La ulo sub mi povas prilabori lignon.

dobri (프로필 보기) 2012년 6월 8일 오후 1:45:13

Jes, mi povas, sed nun tio ne necesas.

La ulo post mi malŝatas senĉesan purigadon de la loĝejo.

Uralo (프로필 보기) 2012년 6월 14일 오전 7:52:09

Mi konsentas kun vi, sed mi ne volas vivi inter rubo.

La ulo sub mi estas (verŝajne) kolorblinda.

chrisim101010 (프로필 보기) 2012년 6월 14일 오전 9:44:10

Ne. mi vidas kolorojn bone, sed ĉu vi vidas la ruĝan kiel mi?

La ulo sub mi legis ĉi fadendon pli ol mi

다시 위로