Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Shellee (Montri la profilon) 2012-julio-06 23:51:10

Jes mian retpoŝtelefono ĉiam havas malplenan pilaron. Mi tute forgesas ŝarĝi ĝin.
La ulo sub mi havas hejmbestojn; Katon, Hundon, aŭ eble Rokon okulumo.gif

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-07 12:16:39

Ne, mi ne havas hejmbestojn.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos koncerton.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-07 23:36:58

ratkaptisto:Ne, mi ne havas hejmbestojn.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos koncerton.
Ne, ĉi semajnofino ni ne havas ian koncerton
en nia urbo.

La ulo post mi iros fiŝkapti morgaŭ.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-08 12:34:29

Ne, mi ne fiŝkaptos, sed eble mi iros al la plaĝo.

La ulo post mi fine iris al havaja festo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-08 17:22:25

Ne, mi ne havas la okazon.

La ulo post mi planas aĉeti motorciklon.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-08 18:37:04

Mi nur planis aĉeti motorciklon kiam mi estis tro juna,kaj ne nuntempe ridulo.gif

La ulo post mi bezonas kelkajn trankvilecajn momentojn kaj solecon.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-08 19:18:30

Post vizito de mia filo kaj nepoj mi nun havas denove hejman trankvilon, do mi ne bezonas ĝin.

La ulo post mi ekskursis laŭ la rivero kun familianoj.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-08 22:28:16

Ne, la lastaj pluvoj faris danĝera la rivero.

La ulo post mi opinias ke Esperanto devas
havi multajn pli vortojn ol tiuj kiujn ĝi
jam havas.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-09 13:09:02

Ne, la vortradikoj sufiĉas por mi. Bezonatan specialan vorton mi kapablas derivi de la radikoj per afiksoj.

La ulo post mi havas ĉemane la vortarojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-09 18:36:13

Jes, vi pravas, ĉar mi ĉiam ankoraŭ havas problemojn kun la vortuzado.

La ulo post mi flue parolas Esperanton.

Reen al la supro