לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

Shellee (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2012, 23:51:10

Jes mian retpoŝtelefono ĉiam havas malplenan pilaron. Mi tute forgesas ŝarĝi ĝin.
La ulo sub mi havas hejmbestojn; Katon, Hundon, aŭ eble Rokon okulumo.gif

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2012, 12:16:39

Ne, mi ne havas hejmbestojn.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos koncerton.

galvis (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2012, 23:36:58

ratkaptisto:Ne, mi ne havas hejmbestojn.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos koncerton.
Ne, ĉi semajnofino ni ne havas ian koncerton
en nia urbo.

La ulo post mi iros fiŝkapti morgaŭ.

Kelli (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2012, 12:34:29

Ne, mi ne fiŝkaptos, sed eble mi iros al la plaĝo.

La ulo post mi fine iris al havaja festo.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2012, 17:22:25

Ne, mi ne havas la okazon.

La ulo post mi planas aĉeti motorciklon.

Kelli (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2012, 18:37:04

Mi nur planis aĉeti motorciklon kiam mi estis tro juna,kaj ne nuntempe ridulo.gif

La ulo post mi bezonas kelkajn trankvilecajn momentojn kaj solecon.

dobri (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2012, 19:18:30

Post vizito de mia filo kaj nepoj mi nun havas denove hejman trankvilon, do mi ne bezonas ĝin.

La ulo post mi ekskursis laŭ la rivero kun familianoj.

galvis (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2012, 22:28:16

Ne, la lastaj pluvoj faris danĝera la rivero.

La ulo post mi opinias ke Esperanto devas
havi multajn pli vortojn ol tiuj kiujn ĝi
jam havas.

dobri (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 13:09:02

Ne, la vortradikoj sufiĉas por mi. Bezonatan specialan vorton mi kapablas derivi de la radikoj per afiksoj.

La ulo post mi havas ĉemane la vortarojn.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 18:36:13

Jes, vi pravas, ĉar mi ĉiam ankoraŭ havas problemojn kun la vortuzado.

La ulo post mi flue parolas Esperanton.

לראש הדף