Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-13 15:25:47

Ne, mi preferas varman teon.

La ulo post mi komencis tusadi.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-13 16:13:43

Mi ĝojas, mi delonge ne havis tuson.

La ulo post mi volonte manĝas viandon de hejma kuniklo.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-13 17:21:16

Jes, ĝi estas mia ŝatata.

La ulo post mi jam preparis sian pakaĵon por morgaŭa forveturo.

Uralo (Montri la profilon) 2012-julio-13 17:27:37

Ne, mi ankoraŭ ne devas prepari pakaĵon. Mi kaj mia familio forveturas je sekvonta merkredo.

La ulo sub mi jam forveturis al (eksterlanda) destino.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-14 07:05:29

Ne, mi estas hejme.

La ulo post mi dormis longe hodiaŭ.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-14 11:48:44

Tio estas vero, mi dormis longe.

La ulo post mi iris urben por viziti
siajn familianojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-14 12:06:45

Ne, vi ne pravas, miaj familianojn laboras hodiaŭ.

La ulo post mi kantas ĉiusemajne en koruso.

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-14 15:04:27

ne mi ne kantas.

la ulo sub mi ĵus revenis el vendejo.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-14 15:51:28

Ankoraŭ mi ne eniris en la vendejon, sed mi
faros tion poste.

La ulo post mi havas polemikojn kun amikoj
pri la ekonomikaj problemoj kiuj havas iujn
eŭropajn landojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-14 19:59:08

Ne, ni ne havas, ni havas la saman opinion en tiu afero.

La ulo post mi ofte diskutas kun siaj amikoj pri politikaj problemoj.

Reen al la supro