Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaz profila) 13. srpnja 2012. 15:25:47

Ne, mi preferas varman teon.

La ulo post mi komencis tusadi.

ratkaptisto (Prikaz profila) 13. srpnja 2012. 16:13:43

Mi ĝojas, mi delonge ne havis tuson.

La ulo post mi volonte manĝas viandon de hejma kuniklo.

dobri (Prikaz profila) 13. srpnja 2012. 17:21:16

Jes, ĝi estas mia ŝatata.

La ulo post mi jam preparis sian pakaĵon por morgaŭa forveturo.

Uralo (Prikaz profila) 13. srpnja 2012. 17:27:37

Ne, mi ankoraŭ ne devas prepari pakaĵon. Mi kaj mia familio forveturas je sekvonta merkredo.

La ulo sub mi jam forveturis al (eksterlanda) destino.

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 07:05:29

Ne, mi estas hejme.

La ulo post mi dormis longe hodiaŭ.

galvis (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 11:48:44

Tio estas vero, mi dormis longe.

La ulo post mi iris urben por viziti
siajn familianojn.

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 12:06:45

Ne, vi ne pravas, miaj familianojn laboras hodiaŭ.

La ulo post mi kantas ĉiusemajne en koruso.

vincas (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 15:04:27

ne mi ne kantas.

la ulo sub mi ĵus revenis el vendejo.

galvis (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 15:51:28

Ankoraŭ mi ne eniris en la vendejon, sed mi
faros tion poste.

La ulo post mi havas polemikojn kun amikoj
pri la ekonomikaj problemoj kiuj havas iujn
eŭropajn landojn.

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. srpnja 2012. 19:59:08

Ne, ni ne havas, ni havas la saman opinion en tiu afero.

La ulo post mi ofte diskutas kun siaj amikoj pri politikaj problemoj.

Natrag na vrh