Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Uralo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 18:48:35

Jes, hodiaŭ mi portis tian ĉemizon kun rusaj literoj.

La ulo sub mi apenaŭ spektas televidon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 20:39:05

Ne, mi estas ankoraŭ en la ĝardeno.

La ulo post mi lernas Esperanton.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 01:48:43

Jes, mi lernas Esperanton, kaj ju pli mi lernas, des pli mi volas lerni.

La ulo post mi faras ion specialan kun sia geamato ĉi-matene kaj ne vidos ĉi tion ĝis dimanĉo.

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 09:06:37

Ne, ĉar mi havis intereson, sed mia edzino ne.

La ulo post mi antaŭ kelkaj tagoj revenis el feriado en Francio.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 12:34:24

Ne, bedaŭrinde mi ne konas Francion.

La ulo post mi morgaŭ tagmanĝos en la plaĝo.

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 14:50:29

Se ne venos ia plago, tiam mi morgaŭ vere tagmanĝos sur la plaĝo, ĉar mi denove libertempos.

La ulo post mi nun serĉas en vortaro ĝustan signifon de la vorto "plago".

galvis (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 17:57:55

Mi ne bezonas ian vortaron, ĉar farante
klakon sur "plago", la signifon aperas.

La ulo post mi estas tre kontenta pri la
rezultoj de sia lando en la olimpikaj ludoj.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 18:06:32

dobri:Se ne venos ia plago, tiam mi morgaŭ vere tagmanĝos sur la plaĝo, ĉar mi denove libertempos.

Dobri,vi pravas, mi, kiel ĉiam faris grandan konfuzon ridego.gif

Kelli (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 18:08:44

galvis:Mi ne bezonas ian vortaron, ĉar farante
klakon sur "plago", la signifon aperas.

La ulo post mi estas tre kontenta pri la
rezultoj de sia lando en la olimpikaj ludoj.
Iom sed ne multe, ĉar mi ne kutimas ofte spekti ludojn.

La ulo post mi preparis bongustan ĉokoladan kukon por bonricevi sian vizitanton.

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-19 06:02:02

La similajn aĵojn mi nur aĉetadas, ĉar mi ne estas bona kuiristo.

La ulo post mi ĵus foriras al plua feriado.

Reen al la supro