ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

จาก sjheiss, 20 มีนาคม 2010

ข้อความ 5918

ภาษา: Esperanto

Uralo (แสดงโปรไฟล์) 17 สิงหาคม 2012, 18:48:35

Jes, hodiaŭ mi portis tian ĉemizon kun rusaj literoj.

La ulo sub mi apenaŭ spektas televidon.

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 17 สิงหาคม 2012, 20:39:05

Ne, mi estas ankoraŭ en la ĝardeno.

La ulo post mi lernas Esperanton.

creedelambard (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 01:48:43

Jes, mi lernas Esperanton, kaj ju pli mi lernas, des pli mi volas lerni.

La ulo post mi faras ion specialan kun sia geamato ĉi-matene kaj ne vidos ĉi tion ĝis dimanĉo.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 09:06:37

Ne, ĉar mi havis intereson, sed mia edzino ne.

La ulo post mi antaŭ kelkaj tagoj revenis el feriado en Francio.

Kelli (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 12:34:24

Ne, bedaŭrinde mi ne konas Francion.

La ulo post mi morgaŭ tagmanĝos en la plaĝo.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 14:50:29

Se ne venos ia plago, tiam mi morgaŭ vere tagmanĝos sur la plaĝo, ĉar mi denove libertempos.

La ulo post mi nun serĉas en vortaro ĝustan signifon de la vorto "plago".

galvis (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 17:57:55

Mi ne bezonas ian vortaron, ĉar farante
klakon sur "plago", la signifon aperas.

La ulo post mi estas tre kontenta pri la
rezultoj de sia lando en la olimpikaj ludoj.

Kelli (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 18:06:32

dobri:Se ne venos ia plago, tiam mi morgaŭ vere tagmanĝos sur la plaĝo, ĉar mi denove libertempos.

Dobri,vi pravas, mi, kiel ĉiam faris grandan konfuzon ridego.gif

Kelli (แสดงโปรไฟล์) 18 สิงหาคม 2012, 18:08:44

galvis:Mi ne bezonas ian vortaron, ĉar farante
klakon sur "plago", la signifon aperas.

La ulo post mi estas tre kontenta pri la
rezultoj de sia lando en la olimpikaj ludoj.
Iom sed ne multe, ĉar mi ne kutimas ofte spekti ludojn.

La ulo post mi preparis bongustan ĉokoladan kukon por bonricevi sian vizitanton.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 19 สิงหาคม 2012, 06:02:02

La similajn aĵojn mi nur aĉetadas, ĉar mi ne estas bona kuiristo.

La ulo post mi ĵus foriras al plua feriado.

กลับไปด้านบน