ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

La ulo sub mi

از sjheiss, 20 مارس 2010

پست‌ها: 5918

زبان: Esperanto

jchthys (نمایش مشخصات) 25 اوت 2012،‏ 21:49:42

Dankon, vi tro ĝentilas ridulo.gif

La ulo sub mi emas promeni tra la arbaro.

creedelambard (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012،‏ 3:29:43

Mi emas promeni tra la arbaro, bele kantante Esperante dum mi donas monon kaj manĝaĵon al almozuloj kiujn mi trovas tie.

La ulo sub mi ridas ofte, longe kaj laŭte.

jchthys (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012،‏ 3:35:51

creedelambard:Mi emas promeni tra la arbaro, bele kantante Esperante dum mi donas monon kaj manĝaĵon al almozuloj kiujn mi trovas tie.

La ulo sub mi ridas ofte, longe kaj laŭte.
Jes, iam: ĉefe kiam mi legas tre amuzan libron, ekz. "The World's Worst Proverbs" (La plej malbonaj sentencoj en la mondo).

La ulo sub mi ŝategas babili.

galvis (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012،‏ 5:04:34

Jes, mi ŝatas babili, precipe kun persono
kiu legis aŭ legas la saman libron kiel mi.

La ulo post mi kredas ke oni povas trovi
multajn almozulojn en arbaro.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012،‏ 9:43:54

Ne, mi jam manĝis.

La ulo post mi estas membro de migradoclubo.

dobri (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012،‏ 19:32:38

Ne, mi ne estas membro de iu ajn turisma klubo.

La ulo post mi hodiaŭ promenis kun sia nepo en infanĉareto.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012،‏ 6:08:28

Ne, vi ne pravas, mia nepo ne estas bebo.

La ulo post mi havas abelojn kaj produktas mielon.

dobri (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012،‏ 15:08:03

Jes, tion mi vere ŝatas.

La ulo post mi hodiaŭ perdis unu denton.

galvis (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012،‏ 15:52:09

Jes, mi perdis ĝin sed antaŭ longe.

La ulo post mi jam ne iras al dentisto.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012،‏ 20:48:57

Mi ĉiujare iras al dentisto, sed ne volonte.

La ulo sub mi neniam havas problemojn kun siaj kolegoj.

بازگشت به بالا