Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 21:14:46

Jes, vi pravas. Eble ili timas min.

La ulo post mi uzis trajnon hodiaŭ.

galvis (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-27 22:21:09

Ne, en mia provinco ne estas trajno.

La ulo post mi aĉetas diversajn klasojn
da fromaĝo.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 00:13:07

Jes, mi aĉetas ĉedaran, provolonan, svisan, havartan, mocarelan, parmeĵanan, romanan kaj aliajn tipojn da fromaĝoj.

La ulo sub mi havas iom da alergioj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 07:14:57

Ne, mi estas sana.

La ulo post mi naĝas hodiaŭ kun sia edzino en hala naĝejo, ĉar la vetero estas malbona kaj la edzino havas multe da libertempo.

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 13:58:46

Ne, hodiaŭ mi laboris. Tamen pasintsemajne mi naĝis kun mia edzino en natura lago.

La ulo post mi antaŭĝojas pluan feriadon kun la familianoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 19:28:38

Jes, vi pravas.

La ulo post mi rikoltas persikojn en sia ĝardeno.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 01:31:59

Dum la lasta semajno ni rikoltis persikojn el la persikarbo de amikino de nia familio. Ili gustas tre bone!

La ulo sub mi ludas muzikan instrumenton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 08:36:46

Jes, mi preskaŭ ĉiutage skribas mesaĝojn.

La ulo post mi vizitas ofte muzeojn .

galvis (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 13:21:30

Jes, mi vizitas ofte la Antropologian
Muzeon.

La ulo post mi pruntas librojn
al la amikoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 13:44:15

Nur malofte mi pruntas, ĉar hodiaŭ legas nur malmultaj homoj.

La ulo post mi atendas alvenon de sia edzino.

Reen al la supro