Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 27 august 2012, 21:14:46

Jes, vi pravas. Eble ili timas min.

La ulo post mi uzis trajnon hodiaŭ.

galvis (Arată profil) 27 august 2012, 22:21:09

Ne, en mia provinco ne estas trajno.

La ulo post mi aĉetas diversajn klasojn
da fromaĝo.

creedelambard (Arată profil) 28 august 2012, 00:13:07

Jes, mi aĉetas ĉedaran, provolonan, svisan, havartan, mocarelan, parmeĵanan, romanan kaj aliajn tipojn da fromaĝoj.

La ulo sub mi havas iom da alergioj.

ratkaptisto (Arată profil) 28 august 2012, 07:14:57

Ne, mi estas sana.

La ulo post mi naĝas hodiaŭ kun sia edzino en hala naĝejo, ĉar la vetero estas malbona kaj la edzino havas multe da libertempo.

dobri (Arată profil) 28 august 2012, 13:58:46

Ne, hodiaŭ mi laboris. Tamen pasintsemajne mi naĝis kun mia edzino en natura lago.

La ulo post mi antaŭĝojas pluan feriadon kun la familianoj.

ratkaptisto (Arată profil) 28 august 2012, 19:28:38

Jes, vi pravas.

La ulo post mi rikoltas persikojn en sia ĝardeno.

creedelambard (Arată profil) 29 august 2012, 01:31:59

Dum la lasta semajno ni rikoltis persikojn el la persikarbo de amikino de nia familio. Ili gustas tre bone!

La ulo sub mi ludas muzikan instrumenton.

ratkaptisto (Arată profil) 29 august 2012, 08:36:46

Jes, mi preskaŭ ĉiutage skribas mesaĝojn.

La ulo post mi vizitas ofte muzeojn .

galvis (Arată profil) 29 august 2012, 13:21:30

Jes, mi vizitas ofte la Antropologian
Muzeon.

La ulo post mi pruntas librojn
al la amikoj.

dobri (Arată profil) 29 august 2012, 13:44:15

Nur malofte mi pruntas, ĉar hodiaŭ legas nur malmultaj homoj.

La ulo post mi atendas alvenon de sia edzino.

Înapoi mai sus