K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaži profil) 29. avgust 2012 20:24:21

Ne, vi ne pravas, mia edzino estas hejme.

La ulo post mi ofte havas tuson.

galvis (Prikaži profil) 29. avgust 2012 21:00:56

Ne, ne ofte sed foje.

La ulo post mi ŝatas eniri en kavernon.

creedelambard (Prikaži profil) 30. avgust 2012 07:36:55

Mi preferas eliri el kavernon. Certe se la kaverno enhavas k.e. urson.

La ulo sub mi ĵus vekiĝis matene.

Uralo (Prikaži profil) 30. avgust 2012 07:49:28

Jes, mi vekiĝis je la 7a horo. 40 minutoj pli poste, mi jam iris al la stacio per biciklo.

La ulo sub mi ĉeestas tedan kunsidon.

ratkaptisto (Prikaži profil) 30. avgust 2012 09:03:55

Dank' al dio ne.

La ulo post mi jam nun aĉetas donacojn por kristnaskfesto.

Uralo (Prikaži profil) 30. avgust 2012 11:14:11

Kial? Estas aŭgusto! Mi komencas aĉeti donacojn je la komenco de decembro.

La ulo sub mi ĝuas la belan hodiaŭan veteron.

ratkaptisto (Prikaži profil) 30. avgust 2012 12:18:09

Uralo:Kial? Estas aŭgusto! Mi komencas aĉeti donacojn je la komenco de decembro.

Vi nun havas pli grandan elekton.

ratkaptisto (Prikaži profil) 30. avgust 2012 12:19:11

Jes, mi ĝuas la belan veteron kaj laboras en la ĝardeno.

La ulo post mi ofte havas enuon.

galvis (Prikaži profil) 30. avgust 2012 15:18:07

Jes, de tempo al tempo mi enuas, sed ekzistas
multaj aĵojn por liberigi sin el tia sento.

La ulo post mi kelkfoje sentas ĉagrenon
pro tro da pluvo kaj vento.

Kelli (Prikaži profil) 30. avgust 2012 20:20:02

Vi pravas, ĉar mi amegas sunajn tagojn.

La ulo post mi kuiras, ĉar li ŝatas manĝi sanajn manĝaĵojn.

Nazaj na začetek