前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Kelli (顯示個人資料) 2012年9月4日下午8:40:21

Ne, feliĉe ankoraŭ estas frue por mi ridulo.gif

La ulo post mi morgaŭ aĉetos novajn esperantajn librojn.

Filu (顯示個人資料) 2012年9月4日下午10:49:59

Kelli:La ulo post mi morgaŭ aĉetos novajn esperantajn librojn.
Estus ja plej dezirinda neniumi unu-du horojn en esperanta librovendejo kaj aĉeti iun bonan romanon en ĝi, sed bedaŭrinde eĉ anglaj libroj ne facile troveblas en tiu angla urbeto kie mi loĝas.

La ulo sub mi respondos "ne", "vi ne pravas" aŭ ion similan, kaj poste skribos ion rilate al ulo sub li (aŭ ŝi).

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月5日下午12:06:15

Jes, vi priskribis ĝuste.

La ulo post mi havas multe da tempo por legado.

galvis (顯示個人資料) 2012年9月5日下午12:31:43

Jes, mi havas sufiĉe da tempo por legi
tion, kion la samideanoj skribas.

La ulo post mi malmulte skribas por
ne meti tiom da eraroj.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月5日下午12:37:22

Jes, tiu estas bona ebleco. Sed ne nur la eraroj estas la kaŭzo, ankaŭ la tempo.

La ulo post mi havas multe da tempo, ĉar lia edzino estas tre diligenta kaj helpema.

UZES (顯示個人資料) 2012年9月5日下午7:03:04

Tute NE . Kvankam mia edzino estas tre diligenta kaj helpema, ŝi ankaŭ estas tre elspezema, kiu postulas multe da labortempo por plenigi la monujon !

La ulo post mi ĉiam diras sensencaĵojn.

Filu (顯示個人資料) 2012年9月5日下午11:47:13

Olda vesperto dudekjaraĝa, senhara, drinkema, preskaŭ surda, konsultis saniston por forigi kapturniĝon, kiun ĝi sentis tago post tago, kiam venis la tempo dormi.

La ulo sub mi ne estas la ulo sub mi kiu estas la ulo sub mi sen esti sub mi aŭ eĉ ulo. Ulabalabalibalo.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月6日上午7:09:24

Mi ne estas la ulo sub vi, sed in tiu forumo la ulo post vi, ĉar mi skribas post vi. Mi respondas frazojn (ĝusta aŭ malĝusta) de vi.

La ulo post mi laboras sep tagoj per semajno.

UZES (顯示個人資料) 2012年9月6日上午8:51:21

tute ne.

la ulo post mi eliris kun bambulanco kaj rehejmeniris en .. ambulanco.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月6日上午9:18:31

UZES:tute ne.

la ulo post mi eliris kun bambulanco kaj rehejmeniris en .. ambulanco.
Kio estas "bambulanco"?

回到上端