Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-16 18:24:05

Jes. mi ĉiam enlitiĝas tre frue...matene.

La ulo post mi estas presbiopa.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-16 19:31:32

ratkaptisto:
UZES:
ratkaptisto:Dankon pro via konsilo. Estas hazardo, ke mi skribis pri tiu temo. Vi bedaŭrinde ne respondis la demandon. Mi volas scii, ĉu vi volonte manĝas tiun produkton.
Pardonu min ! Mi multe ŝatas glicerizon kaj mi mute manĝis da ĝi. Nun mi ne plu manĝas glicerizon, ĉar ĝi tro rapidigas la korkadencon, kio ne estas bona por mi.
Dankon, Uzes, pro via respondo. Ĝis baldaŭ.
Denove mi nenie trovis signifon de la vorto. Ĉu temis pri glicirizo (herbo)?

Ne, mi estas miopa jam de longtempe.

La ulo post mi fanfaronis inter siaj amikoj pri utilo de Esperanto dum ĉijara feriado.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-16 19:50:31

Denove mi nenie trovis signifon de la vorto. Ĉu temis pri glicirizo (herbo)?

Al DOBRI
Jes. Ja temas pri glicIrizo. Mi mistajpis la vorton. Dankon
-----------------------------------------------------------------
Ne. Mi ne fanfaronas pri esperanto.

La ulo post mi havas multe da mono

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-16 19:55:58

Mi ne havas multe da mono, sed sufiĉe.

La ulo post mi trinkas volonte cidron.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-16 19:56:56

Jes, dume la mono sufiĉas al mi. Kaj cidron mi trinkis nur unufoje.

La ulo post mi biciklis tutan semajnfinon.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-16 20:01:08

JES.
La ulo post mi jam legis "la Mastro de l'Ringoj"

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-16 20:07:31

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi konas "Günther JAUCH" de Germanio de televido.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-16 20:08:13

Ne, tia literaturo ne interesas min. Nek sinjoron JAUCH mi konas.

La ulo post mi KAPABLAS redakti proprajn mesaĝojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-16 20:27:26

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas edzinon, kiu ofte demandas: "Kion vi faras per komputilo?"

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-16 20:29:13

Jes !! Kiel vi scias tion ??? okulumo.gif
La ulo post mi amas katojn.

Reen al la supro