前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

UZES (顯示個人資料) 2012年9月16日下午6:24:05

Jes. mi ĉiam enlitiĝas tre frue...matene.

La ulo post mi estas presbiopa.

dobri (顯示個人資料) 2012年9月16日下午7:31:32

ratkaptisto:
UZES:
ratkaptisto:Dankon pro via konsilo. Estas hazardo, ke mi skribis pri tiu temo. Vi bedaŭrinde ne respondis la demandon. Mi volas scii, ĉu vi volonte manĝas tiun produkton.
Pardonu min ! Mi multe ŝatas glicerizon kaj mi mute manĝis da ĝi. Nun mi ne plu manĝas glicerizon, ĉar ĝi tro rapidigas la korkadencon, kio ne estas bona por mi.
Dankon, Uzes, pro via respondo. Ĝis baldaŭ.
Denove mi nenie trovis signifon de la vorto. Ĉu temis pri glicirizo (herbo)?

Ne, mi estas miopa jam de longtempe.

La ulo post mi fanfaronis inter siaj amikoj pri utilo de Esperanto dum ĉijara feriado.

UZES (顯示個人資料) 2012年9月16日下午7:50:31

Denove mi nenie trovis signifon de la vorto. Ĉu temis pri glicirizo (herbo)?

Al DOBRI
Jes. Ja temas pri glicIrizo. Mi mistajpis la vorton. Dankon
-----------------------------------------------------------------
Ne. Mi ne fanfaronas pri esperanto.

La ulo post mi havas multe da mono

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月16日下午7:55:58

Mi ne havas multe da mono, sed sufiĉe.

La ulo post mi trinkas volonte cidron.

dobri (顯示個人資料) 2012年9月16日下午7:56:56

Jes, dume la mono sufiĉas al mi. Kaj cidron mi trinkis nur unufoje.

La ulo post mi biciklis tutan semajnfinon.

UZES (顯示個人資料) 2012年9月16日下午8:01:08

JES.
La ulo post mi jam legis "la Mastro de l'Ringoj"

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月16日下午8:07:31

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi konas "Günther JAUCH" de Germanio de televido.

dobri (顯示個人資料) 2012年9月16日下午8:08:13

Ne, tia literaturo ne interesas min. Nek sinjoron JAUCH mi konas.

La ulo post mi KAPABLAS redakti proprajn mesaĝojn.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年9月16日下午8:27:26

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas edzinon, kiu ofte demandas: "Kion vi faras per komputilo?"

UZES (顯示個人資料) 2012年9月16日下午8:29:13

Jes !! Kiel vi scias tion ??? okulumo.gif
La ulo post mi amas katojn.

回到上端