Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

La ulo sub mi

sjheiss-tól, 2010. március 20.

Hozzászólások: 5918

Nyelv: Esperanto

UZES (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 13:37:08

Ne. Mi estas post vi.

La ulo post mi ŝatas prepari nutraĵon

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 14:55:57

Jes, mi tiun kelkfoje faras.

La ulo post mi estas bona kuiranto.

galvis (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 15:27:41

Ne, mi ne kuiras kiel ĉefkuiristo sed nur mi
faras normalajn manĝaĵojn.

La ulo post mi riparas mem sian veturilon.

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 15:48:49

Jes, mi ofte mem riparas mian biciklon. Pli grandajn riparadojn faras mia filo, li estas biciklomekanistomajstro.

La ulo post mi havas ĝardenon kun vinberoj.

dobri (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 15:49:38

Se necesas, tiam jes, sed pli volonte mi transdonas mian biciklon al fakulo. Ankaŭ ĝardenon kun vinberoj mi havas.

La ulo post mi uzas GOOGLE-EARTH por trovi interesajn lokojn por turismado.

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 16:07:33

Jes, mi volonte laboros kun Google-Earth.

La ulo post mi ofte skribas bildkartojn se li vojaĝas.

UZES (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 16:18:55

vekiĝis fajrero de naiva espero sur la fundo de lia timo

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 16:36:57

UZES:vekiĝis fajrero de naiva espero sur la fundo de lia timo
Bonvolu atendi mian demandon. Tio ne estas respondo.

vincas (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 19:34:48

Ne mi ne faras tion.

La ulo sub mi hodiaŭ aĉetis nigrajn ŝuojn.

dobri (Profil megtekintése) 2012. szeptember 17. 19:35:39

Nun mi malofte skribas bildkartojn, ĉar mi uzas poŝtelefonon. Pli frue jes. Ankaŭ la nigrajn ŝuojn mi ne aĉetis.

La ulo post mi vekiĝis de naiva espero, ke ni ne kontrolos liajn mesaĝojn.

Vissza a tetejére