Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

Jakovo (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 12:16:06

Continuum:Vi eraras ĉar mi ne fumas!

La ulo sub mi pripensas pri tio, kion li estas skribonta poste. rido.gif
Mi, sub vi, pripensinte vian pripenson, pensis, ke tro pensi tro penigas la pensilon (t.e. cerbon).

La ulon sub mi ne ĝenas malpuraj aŭ seksaj ŝercoj.

vincas (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 12:30:14

Estas male okulumo.gif

La ulo sub mi malŝatas hundojn.

Filu (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 12:54:29

Mi ne tiel ŝatas humdojn, ekde kiam mi rimarkis kiel pli taŭgaj estas mefitoj por protekti sian hejmon. Ŝtelistoj ne plu aŭdacas eĉ alproksimiĝi la domon.

La ulo sub mi ŝatas uzi lumigi monbiletojn per cigaro.

fizikisto (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 13:17:50

Filu:La ulo sub mi ŝatas uzi lumigi monbiletojn per cigaro.
Ne, mi preferas uzi sunon kaj lenton por lumigi kaj bruligi miajn monbiletojn.

La ulo sub mi neniam uzas komputilon kaj do bedaŭrinde ne povas respondi.

Continuum (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 13:34:37

Jes, vi pravas! Mi neniam uzas komputilon kaj nune estas amiko de mi, kiu respondas al vi!

La ulo sub mi estas vojaĝanta per ŝipo!

Filu (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 14:41:38

Jjjjjes... iel... pli malpli...

Fakte, mi pagis nur por la plej ĉipa loko sur la ŝipo. Mi devas min teni al kordo trenata malantaŭ la ŝipo. Daŭradas la vojaĝo, mi povas vin certigi. Venu Eŭropo, mi petegas!

La ulo sub mi havas vulturon kiel karesbeston.

vincas (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 19:07:47

Ho ne :]

La ulo sub mi estas pasia forumulo.

vincas (Pokaż profil) 19 czerwca 2010, 16:25:34

Do, mi atendas :]]

Jakovo (Pokaż profil) 20 czerwca 2010, 12:37:28

Almenaŭ kelkfoje mi pasie forumas. Ĉefe por la "tradukado de germanaj komiksoj al Esperanto" en la germana lernu-forumo mi ĉi tie volas varbi:

La ulo sub mi ŝatas trovi Esperantigitajn Komiksojn kiel tiuj (fare de germana lernu forumanoj) kaj tiuj (fare de Norvega Junularo Esperantista).

fizikisto (Pokaż profil) 22 czerwca 2010, 21:20:51

Jes, kompreneble! Mi ŝategas ilin!

La ulo sub mi ankaŭ ŝatas "A aŭ B".

Wróć do góry