Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Jakovo (Montri la profilon) 2010-julio-02 16:46:12

La ulo sub vi jes certe scias kion aserti pri la ulo sub vi, ĉar ja estas mi mem: Mi asertus, ke mi estas mezgrade bona esperanto parolanto.

L. U. s. m. ŝat. mll.igojn.

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-02 17:48:45

Mi ne komprenas.

La ulo sub mi estas loĝanto de Usono.

Jakovo (Montri la profilon) 2010-julio-03 17:35:48

Ne, mi ne usone loĝas. Fakte mi sentas min Eŭropano, ĉar mi loĝas en Austrio.
(mi celis: la ulo sub mi ŝatas mallongigojn. Sed ŝajnas, ke plej ofte mallongigoj ne kompreniĝas.)

La ulo sub mi ŝatas paradoksaĵojn.

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-03 18:08:18

Jakovo:Ne, mi ne usone loĝas. Fakte mi sentas min Eŭropano, ĉar mi loĝas en Austrio.
(mi celis: la ulo sub mi ŝatas mallongigojn. Sed ŝajnas, ke plej ofte mallongigoj ne kompreniĝas.)

La ulo sub mi ŝatas paradoksaĵojn.
jes vi pravas

la ulo sub mi tre bone parolas litove :]

fizikisto (Montri la profilon) 2010-julio-05 12:12:01

vincas:la ulo sub mi tre bone parolas litove :]
Ne, mi tute ne parolas la litovan.

La ulo sub mi neniam ludas "La ulo sub mi".

gabadubo (Montri la profilon) 2010-julio-05 12:58:23

Vi verdire pravas rideto.gif. Mi nun poŝtas mian unuan poŝton en ĉi tiu fadeno.

La ulo sub mi scias kiel solvi la tutmondan kreditkrizon.

patrik (Montri la profilon) 2010-julio-05 13:37:48

gabadubo:Vi verdire pravas rideto.gif. Mi nun poŝtas mian unuan poŝton en ĉi tiu fadeno.

La ulo sub mi scias kiel solvi la tutmondan kreditkrizon.
Ho, mi ne. senkulpa.gif rido.gif

La ulo sub mi nek konas nek ŝatas japanajn animeojn.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-julio-05 15:27:01

patrik:Ho, mi ne. senkulpa.gif rido.gif

La ulo sub mi nek konas nek ŝatas japanajn animeojn.
Bleach, Death Note kaj Doraemon, inter aliaj, plaĉas al mi kaj estis/estas vidataj de mi.

La ulo sub mi iam vojaĝis al la Suda Poluso.

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-05 17:46:46

mi ne vojaĝis

la ulo sub mi volas vojaĝi al Marso.

Leporino (Montri la profilon) 2010-julio-06 11:07:43

vincas:mi ne vojaĝis

la ulo sub mi volas vojaĝi al Marso.
Ne, Marso estas enuiga! Mi preferus vojaĝi al alia sunsistemo.

La ulo sub mi sendis leterojn kun sekretaj skribaĵoj al siaj amikoj kiam li estis juna.

Reen al la supro