Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2010-julio-06 11:45:05

Leporino:La ulo sub mi sendis leterojn kun sekretaj skribaĵoj al siaj amikoj kiam li estis juna.
Kompreneble, ĉar alikaze ĉiu povus legi ĝin.

La ulo sub mi sendis poŝtkartojn kun desegnitaj poŝtmarkoj al siaj amikoj kiam li estis juna.

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-06 17:47:07

Mi ja faris tion kelkfoje, sed ĉiam miaj gepatroj pagis por aĉeti kaj la poŝtkarton, kaj la poŝtmarkon kiun devigis la kanada poŝtservo (ili strange ne akceptis memfaritajn poŝtmarkojn).

Junaĝtempe, la ulo sub mi uzis Esperanton por sekretigi mesaĝojn al amikoj.

Leporino (Montri la profilon) 2010-julio-08 06:37:06

Ne, sed mi parolis alian sekretan lingvon.
En la sveda ĝi estas nomata "Rövarspråket" (rabistolingvo).

La ulo sub mi ankaŭ konas la svedan rabistolingvon. rideto.gif

tucarj (Montri la profilon) 2010-julio-08 07:01:27

Leporino:Ne, sed mi parolis alian sekretan lingvon.
En la sveda ĝi estas nomata "Rövarspråket" (rabistolingvo).

La ulo sub mi ankaŭ konas la svedan rabistolingvon. rideto.gif
ne...mi ne konas malgajo.gif

la ulo sub mi jam vidis la blogon Utila kaj Vanta ridulo.gif))

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-14 13:51:09

jes, vidis :]

la ulo sub mi pensas, ke ne gutas mielo el ĉielo.

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-15 14:05:13

Al la cinika filosofo Diogeno eta infano montris, ke ankaŭ manoj uzeblas, kiam ne haveblas jam preta manĝilo. Ekstremkaze, senmanaj homoj ĉiam povas leki la supon en naturaj truoj, kie ĝi akumuliĝas. Ĉiuj kiuj deziros trovos manieron igi la supon enen.

La ulo sub mi neniam dezirus manĝi pluvatan supon.

tucarj (Montri la profilon) 2010-julio-16 00:52:25

Filu:
La ulo sub mi neniam dezirus manĝi pluvatan supon.
mi tre ŝatus se mi malsatus

la ulo sub mi kredas pri la fina venko

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-16 14:22:07

povas esti

la ulo sub mi ne ŝovas nazon en fremdan vazon.

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-17 01:05:55

Tamen pli ol en fremdan p######n, kiel hundoj.

lA ULO SUB MI FORGESIS LA MAJUSKLORIGLILON DE SIA KLAVARO.

tucarj (Montri la profilon) 2010-julio-17 04:28:06

Filu:Tamen pli ol en fremdan p######n, kiel hundoj.

lA ULO SUB MI FORGESIS LA MAJUSKLORIGLILON DE SIA KLAVARO.
ne :/

la ulo sub mi iros al kongreso en Kubo

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

Reen al la supro