Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Jakovo (User's profile) July 2, 2010, 4:46:12 PM

La ulo sub vi jes certe scias kion aserti pri la ulo sub vi, ĉar ja estas mi mem: Mi asertus, ke mi estas mezgrade bona esperanto parolanto.

L. U. s. m. ŝat. mll.igojn.

vincas (User's profile) July 2, 2010, 5:48:45 PM

Mi ne komprenas.

La ulo sub mi estas loĝanto de Usono.

Jakovo (User's profile) July 3, 2010, 5:35:48 PM

Ne, mi ne usone loĝas. Fakte mi sentas min Eŭropano, ĉar mi loĝas en Austrio.
(mi celis: la ulo sub mi ŝatas mallongigojn. Sed ŝajnas, ke plej ofte mallongigoj ne kompreniĝas.)

La ulo sub mi ŝatas paradoksaĵojn.

vincas (User's profile) July 3, 2010, 6:08:18 PM

Jakovo:Ne, mi ne usone loĝas. Fakte mi sentas min Eŭropano, ĉar mi loĝas en Austrio.
(mi celis: la ulo sub mi ŝatas mallongigojn. Sed ŝajnas, ke plej ofte mallongigoj ne kompreniĝas.)

La ulo sub mi ŝatas paradoksaĵojn.
jes vi pravas

la ulo sub mi tre bone parolas litove :]

fizikisto (User's profile) July 5, 2010, 12:12:01 PM

vincas:la ulo sub mi tre bone parolas litove :]
Ne, mi tute ne parolas la litovan.

La ulo sub mi neniam ludas "La ulo sub mi".

gabadubo (User's profile) July 5, 2010, 12:58:23 PM

Vi verdire pravas rideto.gif. Mi nun poŝtas mian unuan poŝton en ĉi tiu fadeno.

La ulo sub mi scias kiel solvi la tutmondan kreditkrizon.

patrik (User's profile) July 5, 2010, 1:37:48 PM

gabadubo:Vi verdire pravas rideto.gif. Mi nun poŝtas mian unuan poŝton en ĉi tiu fadeno.

La ulo sub mi scias kiel solvi la tutmondan kreditkrizon.
Ho, mi ne. senkulpa.gif rido.gif

La ulo sub mi nek konas nek ŝatas japanajn animeojn.

Hispanio (User's profile) July 5, 2010, 3:27:01 PM

patrik:Ho, mi ne. senkulpa.gif rido.gif

La ulo sub mi nek konas nek ŝatas japanajn animeojn.
Bleach, Death Note kaj Doraemon, inter aliaj, plaĉas al mi kaj estis/estas vidataj de mi.

La ulo sub mi iam vojaĝis al la Suda Poluso.

vincas (User's profile) July 5, 2010, 5:46:46 PM

mi ne vojaĝis

la ulo sub mi volas vojaĝi al Marso.

Leporino (User's profile) July 6, 2010, 11:07:43 AM

vincas:mi ne vojaĝis

la ulo sub mi volas vojaĝi al Marso.
Ne, Marso estas enuiga! Mi preferus vojaĝi al alia sunsistemo.

La ulo sub mi sendis leterojn kun sekretaj skribaĵoj al siaj amikoj kiam li estis juna.

Back to the top