Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-21 18:44:54

Ne hodiaŭ

la ulo post mi havas ŝparkaseton

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-21 19:03:21

Bedaŭrinde ne.

La ulo post mi enlitiĝas kutime tro malfrue.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-21 19:36:16

Ne kutime. ĈIAM !

La ulo post mi ofte aŭskultas radiofonaj elsendoj en esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-22 05:41:50

Ne, nur malofte.

La ulo post mi ŝatus fariĝi mezepoka reganto.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-septembro-22 10:30:57

Jes, sed dum la mezepoko mi preferus esti la papo.

La ulo sub mi vizitis Hispanion.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-22 11:54:37

Jes, eĉ trifoje.

La ulo post mi amas aŭskulti modernan muzikon.

galvis (Montri la profilon) 2012-septembro-22 22:00:48

Mi aŭskultas, sed ne amas modernan muzikon.

La ulo post mi emas skribi malfacilajn frazojn.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-23 05:53:52

Jes, tion mi emas, tamen mi ne ĉiam sukcesas.

La ulo post mi hodiaŭ piedekskursos, ĉar regas bela suna vetero.

Kelli (Montri la profilon) 2012-septembro-24 00:26:29

Fakte, hodiaŭ estis bela suna tago, sed mi nur iris al la domo de miaj gepatroj.

La ulo post mi sopiris skribi en forumo de Lernu.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-24 15:39:18

Jes, tio amuzas min.

La ulo post mi havis hodiaŭ multe da laborzorgoj.

Reen al la supro