Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-septembro-27 01:50:05

Jes, mi konsultis ŝin dum mia juneco.

La ulo post mi faras ĉion tute sola.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-27 10:21:55

tute sola ne ĉion mi faras.

La ulo post mi estas sekretema

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-27 16:31:46

Jes, kelkaj aferoj ne bezonas esti publikaj.

La ulo post mi kapablas rapide selekti la ondolongojn dum radioaŭskultado.

galvis (Montri la profilon) 2012-septembro-28 23:01:25

Mi ne certas ĉu mi komprenis bone la demandon
sed, la radioaparato havas koncernajn butonojn por
selekti rapide ondolongojn.

La ulo post mi donacis al sia edzino ringon
el oro kun rubeno.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-29 06:11:06

Ne, similaj aĵoj ne estas manĝeblaj, do ili estas superfluaj.

La ulo post mi nun klopodas ellitigi siajn nepojn.

UZES (Montri la profilon) 2012-oktobro-01 17:07:54

mi ne havas genepojn

La uko post mi estas meminstruito

hunne68 (Montri la profilon) 2012-oktobro-02 08:37:19

Mi reale estas.

La ulo post mi cerbumas pri la senco de vivo.

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-02 16:38:36

Ne, tiu ideo ne venis al mia kapo.

La ulo post mi ankaŭ partoprenos morgaŭan E-renkontiĝon en Bad Schandau (Germanio).

galvis (Montri la profilon) 2012-oktobro-03 02:58:11

Mi ne partoprenos, sed legos kiu ajn
novaĵojn pri ĝi.

La ulo post mi konsideras ke la vivo
havas iun sencon.

hunne68 (Montri la profilon) 2012-oktobro-03 06:32:19

Plej ofte mi sentas tiel, sed ne ĉiam.

La ulo post mi amindumas al iu.

Reen al la supro