Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

galvis (Näita profiili) 27. september 2012 1:50.05

Jes, mi konsultis ŝin dum mia juneco.

La ulo post mi faras ĉion tute sola.

UZES (Näita profiili) 27. september 2012 10:21.55

tute sola ne ĉion mi faras.

La ulo post mi estas sekretema

dobri (Näita profiili) 27. september 2012 16:31.46

Jes, kelkaj aferoj ne bezonas esti publikaj.

La ulo post mi kapablas rapide selekti la ondolongojn dum radioaŭskultado.

galvis (Näita profiili) 28. september 2012 23:01.25

Mi ne certas ĉu mi komprenis bone la demandon
sed, la radioaparato havas koncernajn butonojn por
selekti rapide ondolongojn.

La ulo post mi donacis al sia edzino ringon
el oro kun rubeno.

dobri (Näita profiili) 29. september 2012 6:11.06

Ne, similaj aĵoj ne estas manĝeblaj, do ili estas superfluaj.

La ulo post mi nun klopodas ellitigi siajn nepojn.

UZES (Näita profiili) 1. oktoober 2012 17:07.54

mi ne havas genepojn

La uko post mi estas meminstruito

hunne68 (Näita profiili) 2. oktoober 2012 8:37.19

Mi reale estas.

La ulo post mi cerbumas pri la senco de vivo.

dobri (Näita profiili) 2. oktoober 2012 16:38.36

Ne, tiu ideo ne venis al mia kapo.

La ulo post mi ankaŭ partoprenos morgaŭan E-renkontiĝon en Bad Schandau (Germanio).

galvis (Näita profiili) 3. oktoober 2012 2:58.11

Mi ne partoprenos, sed legos kiu ajn
novaĵojn pri ĝi.

La ulo post mi konsideras ke la vivo
havas iun sencon.

hunne68 (Näita profiili) 3. oktoober 2012 6:32.19

Plej ofte mi sentas tiel, sed ne ĉiam.

La ulo post mi amindumas al iu.

Tagasi üles