Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2012 19.33.08

Mi manĝas ne nur la dolĉaĵojn, sed ĉion.

La ulo post mi ŝatas vizitojn de liaj parencoj.

galvis (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2012 22.14.53

Kiam ili telefonas antaŭ ol la alvenado, jes.

La ulo post mi ĉiam vojaĝas sola.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2012 06.01.49

Ne, mi vojaĝas plejofte kun mia edzino.

La ulo post mi spektas ĉiutage televidon pri sporto.

dobri (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2012 13.55.18

Tion mi faris kiel junulo. Nun la sporto malofte interesas min.

La ulo post mi forgesas respondi ricevitajn mesaĝojn.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2012 20.29.57

Mi pensas, ke mi ĉiam respondas.

La ulo post mi ludos tenison morgaŭ kun sia nepo.

dobri (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2012 21.04.25

Ne, ĉar la nepo estas ankoraŭ malgranda.

La ulo post mi ofte ekdormas antaŭ televido.

vincas (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2012 11.32.23

Mi ne ekdormas antaŭ televido.

La ulo sub mi ofte aŭskultas radion.

dobri (Tunjukkan profil) 21 Oktober 2012 16.52.06

Ne, mi malofte aŭskultas la radion, ĉar mi preferas televidon.

La ulo post mi hodiaŭ ekskursis tra la ĉefurbo.

galvis (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2012 15.12.33

Jes, laste mi ekskursis tra multaj urboj
en mia lando.

La ulo post mi matenmanĝas abunde.

dobri (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2012 17.14.11

Jes, matenmanĝi sufiĉe estas mia principo.

La ulo post mi planas morgaŭ longe dormi, ĉar li ne laboros.

Kembali ke atas