K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

galvis (Prikaži profil) 23. oktober 2012 01:50:20

Ne, morgaŭ mi bezonos ellitiĝi frue ĉar unu el miaj
filinoj vojaĝos al eksterlando, kaj tio signifas
multe da laboro.

La ulo post mi akiras multajn librojn, sed
legas malmultajn.

dobri (Prikaži profil) 23. oktober 2012 06:06:30

Jes, vi pravas. Mi bedaŭrinde malmulte legas librojn.

La ulo sub mi hodiaŭ planas konservi brasikon.

vincas (Prikaži profil) 23. oktober 2012 18:50:31

Mi hodiaŭ ne konservos brasikojn, eble mi tion faros morgaŭ.

La ulo sub mi jam ŝatas vortaro.net

galvis (Prikaži profil) 23. oktober 2012 23:27:56

Mi ŝatus havi tiun gravan libron.

La ulo post mi faras uzon de multaj
esperantaj vortaroj, kiel la Reta Vortaro.

dobri (Prikaži profil) 24. oktober 2012 16:13:26

Ne, mi prefere uzas PIV-on.

La ulo post mi ofte rigardas vojaĝpriskibajn filmojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 24. oktober 2012 17:03:46

Jes, vi pravas. Mi ofte spektas filmojn de "Norddeutschland".

La ulo post mi jam havis tuborompon en sia loĝejo aŭ domo kaj pri tio multe da laboro.

dobri (Prikaži profil) 24. oktober 2012 18:05:17

Ne, feliĉe mi ne havas similajn zorgojn.

La ulo post mi klopodas trovi lokon, de kie venas pluvakvo al lia loĝejo.

galvis (Prikaži profil) 24. oktober 2012 20:41:00

Ŝajnas al mi ke vi estas divenisto
ĉar tiu estas la malfacilaĵo kiu
antaŭ tempo havas mian domon.

La ulo post mi havas grandan ombrelon
por protekti sin dum pluvaj tagoj.

vincas (Prikaži profil) 25. oktober 2012 09:20:08

Jes, mi havas unu.

La ulo sub mi tuj rezervos unu ĉambron de hotelo apud maro.

ratkaptisto (Prikaži profil) 25. oktober 2012 09:21:53

Jes, mi havas grandan ombrelon. Sed mi havis truon en la akvotubo en mia domo ...

La ulo post mi balais ĉiutage la folioj de arboj en sia ĝardeno.

Nazaj na začetek