Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-31 18:16:13

Eble dum junaĝo, hodiaŭ mi scias, ke cerbumi pri vanaĵoj estas malŝparo da tempo.

La ulo post mi regule sportas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-31 22:30:25

Jes, vi pravas.

La ulo post mi dormas pli multe ol 9 horoj dum la nokto.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-01 00:15:24

ratkaptisto:Jes, vi pravas.

La ulo post mi dormas pli multe ol 9 horoj dum la nokto.
Ne, mi ne dormas tiom multe. Mi dornas
pli malpli 7 horoj nokte.

La ulo post mi dormas kelkfoje dum la tago.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-01 09:22:25

Ne, mi ne dormas dum la tago.

La ulo post mi havas ofte problemojn kun sia poŝtelefono.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-01 14:24:07

Jes, antaŭ monato mi ricevis la novan kaj ĝis nun mi ne kapablas ĝin bone regi.

La ulo post mi ne havas nazkataron.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-01 16:08:02

Sorte ne, mi ternas, sed mi ne suferas pro gripo.

La ulo post mi kelkfoje forgesas Esperantajn vortojn.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-01 16:53:18

Bedaŭrinde jes. Tio okazas al mi. Tial mi klopodas kiel eble plej ofte diskuti en la forumo por ripeti la lingvon.

La ulo post mi interesiĝas pri evoluo de la mondo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-01 21:31:45

Jes, vi pravas. Sed ofte mi kelkfoje spertas frustriĝojn.

La ulo post mi estas viro, kiu havas senton por aliaj homoj.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-02 01:58:44

Jes, ekzistas multaj sentoj kiel, bedaŭro, admiro, amo,
malamo, enuo, honto, ktp ; kiuj oni povas manifesti por
aliaj viroj aŭ virinoj.

La ulo post mi preferas teknikajn profesiojn anstataŭ
humanstudoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-02 07:55:08

Jes, ĉar la teknikan progreson alportas precipe teknikistoj kaj ne filozofoj.

La ulo post mi preferus nun ferii en iu pli varma lando.

Reen al la supro