去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2012年10月31日下午6:16:13

Eble dum junaĝo, hodiaŭ mi scias, ke cerbumi pri vanaĵoj estas malŝparo da tempo.

La ulo post mi regule sportas.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年10月31日下午10:30:25

Jes, vi pravas.

La ulo post mi dormas pli multe ol 9 horoj dum la nokto.

galvis (显示个人资料) 2012年11月1日上午12:15:24

ratkaptisto:Jes, vi pravas.

La ulo post mi dormas pli multe ol 9 horoj dum la nokto.
Ne, mi ne dormas tiom multe. Mi dornas
pli malpli 7 horoj nokte.

La ulo post mi dormas kelkfoje dum la tago.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月1日上午9:22:25

Ne, mi ne dormas dum la tago.

La ulo post mi havas ofte problemojn kun sia poŝtelefono.

dobri (显示个人资料) 2012年11月1日下午2:24:07

Jes, antaŭ monato mi ricevis la novan kaj ĝis nun mi ne kapablas ĝin bone regi.

La ulo post mi ne havas nazkataron.

galvis (显示个人资料) 2012年11月1日下午4:08:02

Sorte ne, mi ternas, sed mi ne suferas pro gripo.

La ulo post mi kelkfoje forgesas Esperantajn vortojn.

dobri (显示个人资料) 2012年11月1日下午4:53:18

Bedaŭrinde jes. Tio okazas al mi. Tial mi klopodas kiel eble plej ofte diskuti en la forumo por ripeti la lingvon.

La ulo post mi interesiĝas pri evoluo de la mondo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年11月1日下午9:31:45

Jes, vi pravas. Sed ofte mi kelkfoje spertas frustriĝojn.

La ulo post mi estas viro, kiu havas senton por aliaj homoj.

galvis (显示个人资料) 2012年11月2日上午1:58:44

Jes, ekzistas multaj sentoj kiel, bedaŭro, admiro, amo,
malamo, enuo, honto, ktp ; kiuj oni povas manifesti por
aliaj viroj aŭ virinoj.

La ulo post mi preferas teknikajn profesiojn anstataŭ
humanstudoj.

dobri (显示个人资料) 2012年11月2日上午7:55:08

Jes, ĉar la teknikan progreson alportas precipe teknikistoj kaj ne filozofoj.

La ulo post mi preferus nun ferii en iu pli varma lando.

回到上端