Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-09 19:05:37

Ne, mi ne legas, mi havas multe da laboro en mia domo.

La ulo post mi ĉiam pensas, ke aliaj homoj ankaŭ havas multe da tempo kiel li.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-10 10:03:09

Ne. Eble la aliaj havas multe da libera tempo, sed mi ne. Por miaj hobioj necesas ŝteli la tempon de io alia.

La ulo post mi forgesas korekti siajn mesaĝojn antaŭ ol sendi ilin.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-10 10:36:58

Jes, sed tiu ankaŭ estas maniero de multaj homoj.

La ulo post mi elektus la profesion de policisto, se li estus pli juna.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-10 11:44:28

Ne, tio neniam estis mia sopiro.

La ulo post mi hodiaŭ kolorigas sian loĝejon.

vincas (Montri la profilon) 2012-novembro-10 15:42:11

Ne, mi ne faras tion.

La ulo sub mi hodiaŭ estis en frizejo.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-10 15:56:31

Ne, mi ne bezonis.

La ulo post mi renkontis sian longtempan amikon.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-10 16:04:22

Ne, mi ne renkontis mian amikon.

La ulo post mi pensas ke li neniam
ripozos, ĉar la laboro ne finiĝas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-10 18:23:13

Jes, kelkfoje mi pensas tion, sed plejmulte mia laboro estas libervola.

La ulo post mi ĉiam havas komprenon kun aliaj homoj ankaŭ kun homoj, kiuj estas novaj en la fako aŭ en la profesio.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-10 18:51:30

Laŭ mia opinio mi ĉiam havas komprenon kun la aliaj. Sed estus interese scii, kion opinias ili.

La ulo post mi ŝatas rigardi stelojn.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-10 19:31:17

Antaŭe, kiam mi estis knabo, mi kaj multaj aliaj
amuzis nin rigardante la stelojn kaj kometojn sur
bela, pura ĉielo ; nun mi spektas televidon.

Reen al la supro