前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年11月9日下午7:05:37

Ne, mi ne legas, mi havas multe da laboro en mia domo.

La ulo post mi ĉiam pensas, ke aliaj homoj ankaŭ havas multe da tempo kiel li.

dobri (顯示個人資料) 2012年11月10日上午10:03:09

Ne. Eble la aliaj havas multe da libera tempo, sed mi ne. Por miaj hobioj necesas ŝteli la tempon de io alia.

La ulo post mi forgesas korekti siajn mesaĝojn antaŭ ol sendi ilin.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年11月10日上午10:36:58

Jes, sed tiu ankaŭ estas maniero de multaj homoj.

La ulo post mi elektus la profesion de policisto, se li estus pli juna.

dobri (顯示個人資料) 2012年11月10日上午11:44:28

Ne, tio neniam estis mia sopiro.

La ulo post mi hodiaŭ kolorigas sian loĝejon.

vincas (顯示個人資料) 2012年11月10日下午3:42:11

Ne, mi ne faras tion.

La ulo sub mi hodiaŭ estis en frizejo.

dobri (顯示個人資料) 2012年11月10日下午3:56:31

Ne, mi ne bezonis.

La ulo post mi renkontis sian longtempan amikon.

galvis (顯示個人資料) 2012年11月10日下午4:04:22

Ne, mi ne renkontis mian amikon.

La ulo post mi pensas ke li neniam
ripozos, ĉar la laboro ne finiĝas.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年11月10日下午6:23:13

Jes, kelkfoje mi pensas tion, sed plejmulte mia laboro estas libervola.

La ulo post mi ĉiam havas komprenon kun aliaj homoj ankaŭ kun homoj, kiuj estas novaj en la fako aŭ en la profesio.

dobri (顯示個人資料) 2012年11月10日下午6:51:30

Laŭ mia opinio mi ĉiam havas komprenon kun la aliaj. Sed estus interese scii, kion opinias ili.

La ulo post mi ŝatas rigardi stelojn.

galvis (顯示個人資料) 2012年11月10日下午7:31:17

Antaŭe, kiam mi estis knabo, mi kaj multaj aliaj
amuzis nin rigardante la stelojn kaj kometojn sur
bela, pura ĉielo ; nun mi spektas televidon.

回到上端