본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 27일 오후 4:39:25

Jes, vi pravas, ĉar mi pensas, ke mi estos pli dika.

La ulo post mi jam mendis anseron por la kristnaskofesto.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 27일 오후 5:06:57

Ne nur mendis, mi jam aĉetis ĝin!

La ulo post mi kompilis liston de loĝantoj en unuopaj landoj.

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오전 1:01:39

La kompilo de konitaĵoj ĉiam estos grava
afero por povi programi futurajn agojn.

La ulo post mi konsideras ke la monda varmigo
ne agos kontraŭ sia lando.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오전 8:53:09

Mi pensas, ke la varmigo estas sur la tuta mondo.

La ulo post mi volas aĉeti elektran aŭton.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오후 4:46:19

Tio estas bona ideo! Bedaŭrinde tian aŭton mi povas nur plani aĉeti.

La ulo post mi hodiaŭ vidis Kristnaskan arbon sur ĉefa placo de la urbo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오후 5:15:23

Jes, vi pravas, mi vidis ĝin.

La ulo post mi neniam flugis per aviadilo.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오후 5:29:30

Ne, mi jam flugis kelkfoje.

La ulo post mi neniam timis flugi per aviadilo.

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 28일 오후 11:32:55

Kiam mi vojaĝas per aviadilo ĉiam timas,
precipe dum la alveno.

La ulo post mi konsideras ke vojaĝi per
aviadilo estas pli sekura ol por trajno.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 29일 오전 10:50:34

Jes, la statistikoj pruvas tion. Sed mi malgraŭ havas timon.

La ulo post mi jam preparis la kristnaskfesto

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 29일 오후 12:08:20

Mi pasigos kristnaskofeston en Karakaso
kune kun unu el miaj filinoj.

La ulo post mi starigos kristnaskan arbon
dum decembro.

다시 위로