Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-26 16:25:45

Jes, mi ŝatas manĝi fungojn, sed el
tiuj kiuj estas vendataj en botelo.

La ulo post mi ŝatas promeni en arbaro
kaj serĉi rivereton kiu havas puton por
bani sin.

"Bonvolu klaki sur respondi"

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-26 16:35:00

galvis:Jes, mi ŝatas manĝi fungojn, sed el
tiuj kiuj estas vendataj en botelo.

La ulo post mi ŝatas promeni en arbaro
kaj serĉi rivereton kiu havas puton por
bani sin.

"Bonvolu klaki sur respondi"
Jes, vi pravas, sed nur somere.

La ulo post mi ŝatas dormi post la tagmanĝo.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-26 17:16:17

Mi ŝatas dormi ĉiam, kiam mi nenion gravan laboras.

La ulo post mi uzas LibreOffice anstataŭ Excel.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-26 17:53:19

Ne, mi ne faras tion. Mi malofte uzas EXCEL.

La ulo post mi havas multajn belajn programojn por la fotoplilaborado.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-26 20:55:27

Mi ne scias, ĉar la fotojn prilaboras mia sperta filo. Mi ne kapablas tion.

La ulo post mi nun spektis interesan filmon pri vivo de ministoj en Ukraino.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-26 22:33:53

Ne, mi ne faris tion.

La ulo post mi jam dormas.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-26 22:59:23

Mi dormos post kvin horoj.
Tio estas, mi enlitiĝos je
la 23-a horo.

La ulo post mi manĝos pecon
da pano kun glaso da lakto
antaŭ la dormo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 09:26:32

Ne, mi ne faras tion. Mi hieraŭ trinkis glaso da ĉampano (restaĵo de la semajnfino) kaj poste mi manĝis glaciaĵon. Sed mi ne faras tion ĉiutage.

La ulo post mi miraĝas pri miaj kutimoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-27 15:24:33

Tiu ĉi imago ne estas miraĝo por mi. Mi kapablas tion imagi.

La ulo post mi volonte aŭskultas kantojn el 60-aj jaroj.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-27 15:50:45

Jes, mi kelkfoje aŭkultas tiajn muzikaĵojn,
sed ne tiom ofte.

La ulo post mi kelkfoje estas malsata,
sed dubas, kaj ne decidas kion manĝi.

Reen al la supro