본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 4:25:45

Jes, mi ŝatas manĝi fungojn, sed el
tiuj kiuj estas vendataj en botelo.

La ulo post mi ŝatas promeni en arbaro
kaj serĉi rivereton kiu havas puton por
bani sin.

"Bonvolu klaki sur respondi"

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 4:35:00

galvis:Jes, mi ŝatas manĝi fungojn, sed el
tiuj kiuj estas vendataj en botelo.

La ulo post mi ŝatas promeni en arbaro
kaj serĉi rivereton kiu havas puton por
bani sin.

"Bonvolu klaki sur respondi"
Jes, vi pravas, sed nur somere.

La ulo post mi ŝatas dormi post la tagmanĝo.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 5:16:17

Mi ŝatas dormi ĉiam, kiam mi nenion gravan laboras.

La ulo post mi uzas LibreOffice anstataŭ Excel.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 5:53:19

Ne, mi ne faras tion. Mi malofte uzas EXCEL.

La ulo post mi havas multajn belajn programojn por la fotoplilaborado.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 8:55:27

Mi ne scias, ĉar la fotojn prilaboras mia sperta filo. Mi ne kapablas tion.

La ulo post mi nun spektis interesan filmon pri vivo de ministoj en Ukraino.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 10:33:53

Ne, mi ne faris tion.

La ulo post mi jam dormas.

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 26일 오후 10:59:23

Mi dormos post kvin horoj.
Tio estas, mi enlitiĝos je
la 23-a horo.

La ulo post mi manĝos pecon
da pano kun glaso da lakto
antaŭ la dormo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 11월 27일 오전 9:26:32

Ne, mi ne faras tion. Mi hieraŭ trinkis glaso da ĉampano (restaĵo de la semajnfino) kaj poste mi manĝis glaciaĵon. Sed mi ne faras tion ĉiutage.

La ulo post mi miraĝas pri miaj kutimoj.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 27일 오후 3:24:33

Tiu ĉi imago ne estas miraĝo por mi. Mi kapablas tion imagi.

La ulo post mi volonte aŭskultas kantojn el 60-aj jaroj.

galvis (프로필 보기) 2012년 11월 27일 오후 3:50:45

Jes, mi kelkfoje aŭkultas tiajn muzikaĵojn,
sed ne tiom ofte.

La ulo post mi kelkfoje estas malsata,
sed dubas, kaj ne decidas kion manĝi.

다시 위로