Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-22 21:24:33

Jes mi interesiĝas, sed mi ne havas multajn aparatojn, krom komputilo kaj poŝtelefono.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-23 12:19:13

ratkaptisto:Jes mi interesiĝas, sed mi ne havas multajn aparatojn, krom komputilo kaj poŝtelefono.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro.
Jes, mi devas solvi multajn aferojn.

La ulo post mi lasas ke aliaj aŭ Dio
solvu liajn malfacilaĵojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-23 13:03:29

Ne, mi mem plejofte solvas miajn problemojn.

La ulo post mi manlaboras donacojn por la kristnaskofesto.

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-23 17:10:27

Bedaŭrinde ne, ĉar mi estas mallerta.

La ulo post mi ĝuis semajnfine la E-renkontiĝon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-23 18:03:40

Ne, mi estis hejme.

La ulo post mi jam havas la trian televidilon dum sia vivo.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-23 23:20:58

Dum mia vivo mi aĉetis kvin televidilojn.

La ulo post mi pensas ke aĉeti aĵojn kiujn
vi ne bezonas estas necesa por ke la ekonomika
sano de iu ajn lando prosperu.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 10:40:45

Mi pensas, ke la ekonomio (ekonomio - sen k) sano kreskos, se vin aĉetas nur utilajn aĵojn.

La ulo post mi pensas, ke televidiloj, komputiloj kaj telefonoj estas utilaj por la vivo.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-24 12:54:09

Mi opinias ke vi pravas rilate al viaj
ideoj pri aparatoj, kaj al la gramatiko.

La ulo post mi kredas ke la homaro
povos baldaŭ solvi la problemojn
rilate al la monda varmigo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 15:29:59

Mi esperas kaj ankaŭ mi kredas, ĉar ĉiuj problemoj havas solvojn.

La ulo post mi volonte manĝas la nacian manĝaĵon de sia lando.

galvis (Montri la profilon) 2012-novembro-24 16:35:21

Mi jam ne scias kiu estas la nacia manĝaĵo
el Venezuelo, sed mi manĝos volonte kiu ajn
el ili.

La ulo post mi kaj lia familio kutimas
konstrui kristnaskan stalon dum kristnasko.

Reen al la supro