לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2012, 21:24:33

Jes mi interesiĝas, sed mi ne havas multajn aparatojn, krom komputilo kaj poŝtelefono.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro.

galvis (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2012, 12:19:13

ratkaptisto:Jes mi interesiĝas, sed mi ne havas multajn aparatojn, krom komputilo kaj poŝtelefono.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro.
Jes, mi devas solvi multajn aferojn.

La ulo post mi lasas ke aliaj aŭ Dio
solvu liajn malfacilaĵojn.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2012, 13:03:29

Ne, mi mem plejofte solvas miajn problemojn.

La ulo post mi manlaboras donacojn por la kristnaskofesto.

dobri (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2012, 17:10:27

Bedaŭrinde ne, ĉar mi estas mallerta.

La ulo post mi ĝuis semajnfine la E-renkontiĝon.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2012, 18:03:40

Ne, mi estis hejme.

La ulo post mi jam havas la trian televidilon dum sia vivo.

galvis (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2012, 23:20:58

Dum mia vivo mi aĉetis kvin televidilojn.

La ulo post mi pensas ke aĉeti aĵojn kiujn
vi ne bezonas estas necesa por ke la ekonomika
sano de iu ajn lando prosperu.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2012, 10:40:45

Mi pensas, ke la ekonomio (ekonomio - sen k) sano kreskos, se vin aĉetas nur utilajn aĵojn.

La ulo post mi pensas, ke televidiloj, komputiloj kaj telefonoj estas utilaj por la vivo.

galvis (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2012, 12:54:09

Mi opinias ke vi pravas rilate al viaj
ideoj pri aparatoj, kaj al la gramatiko.

La ulo post mi kredas ke la homaro
povos baldaŭ solvi la problemojn
rilate al la monda varmigo.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2012, 15:29:59

Mi esperas kaj ankaŭ mi kredas, ĉar ĉiuj problemoj havas solvojn.

La ulo post mi volonte manĝas la nacian manĝaĵon de sia lando.

galvis (הצגת פרופיל) 24 בנובמבר 2012, 16:35:21

Mi jam ne scias kiu estas la nacia manĝaĵo
el Venezuelo, sed mi manĝos volonte kiu ajn
el ili.

La ulo post mi kaj lia familio kutimas
konstrui kristnaskan stalon dum kristnasko.

לראש הדף