Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-09 10:51:50

Ne, mi neniam devis fari tion kaj mi esperas, ke me neniam havos kaŭzon por tio agado.

La ulo post mi devas balai neĝon hodiaŭ.

dobri (Montri la profilon) 2012-decembro-09 11:56:12

Feliĉe ne, ĉar la neĝo jam kuŝas dum kelkaj tagoj. Eble morgaŭ.

La ulo post mi rigardas eksteren kaj ĝojas, ke hodiaŭ li povas resti hejme.

Kelli (Montri la profilon) 2012-decembro-09 13:31:19

La suno eniras tra mia fenestro kaj multaj birdoj kantas hodiaŭ.Jes, feliĉe mi eliros baldaŭ.

La ulo post mi ŝatus viziti mian sunplenan landon.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-09 14:35:01

Kelli (La sola maniero havi amikon estas esti amiko")diris: La ulo post mi ŝatus viziti mia sunplena lando.
diris.

1) Ci forgesis la akuzativon. (vizizti mian sunplenan landon)
2) Mi kreadas ke la amikino ankaŭ taŭgas...

La ulo sub mi hodiaŭ estas "tro tedega..."

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-09 15:45:47

Jes, iomete. Sed oni lernas multe, se la alia partnero korektas la tekston.

La ulo post mi havas multe da tempo kaj volonte helpas siajn kunhomojn.

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-09 18:33:43

Nu fojfoje mi helpas.

La ulo sub mi estas el Norvegio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-09 21:21:15

Ne, mi estas el Germanio.

La ulo post mi revenos ĵus de vojaĝo.

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-10 09:13:12

Lastetempe mi nenie vojaĝis.

La ulo sub mi havas nigrajn harojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-decembro-10 09:39:57

Jes, sed mi ankaŭ havas grizajn harojn.

La ulo post mi hodiaŭ havas libertempon.

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-10 09:51:06

Ne, mi iom laboras.

La ulo sub mi tuj devos iri.

Reen al la supro