Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-13 21:37:54

Ne, mi ne estas laca.

La ulo post mi ankaŭ havas problemon kun la paĝo "La ulo sub mi", ĉar la ŝuti de la paĝo el la interreto daŭras ĉiam pli longe ol la aliaj paĝoj.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-13 21:55:08

Ne, tion mi ne rimarkis.

La ulo post mi hodiaŭ manĝis bonege.

galvis (Montri la profilon) 2013-januaro-13 23:00:05

Jes, dimanĉe mi kaj mia familio
manĝas bonege, sed ne tro multe.

La ulo post mi dimanĉe iras al
kinejo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-14 11:31:11

Ne, tre malofte.

La ulo post mi hodiaŭ faris planon por la tuta semajno.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-14 17:09:32

Jes, en mia laborejo mi ofte planas estontan laboron.

La ulo post mi regule sportas eĉ dum vintro.

vincas (Montri la profilon) 2013-januaro-14 19:21:54

Jes, mi tion faras.

La ulo sub mi ne timas iri al arbaro.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-14 20:28:08

Mi timas nenion.

La ulo post mi esperas plibonigi sian lingvon per la forumo, sed li trompiĝos.

galvis (Montri la profilon) 2013-januaro-14 23:45:31

Bone, mi esperas plibonigi iom, sed iom post iom.
Oni ne devas trompi sin. La lernado konsumas ian
tempon.

La ulo post mi skribas listojn de esperantaj verboj.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-15 07:16:30

Ne, mi ne bezonas tion, ĉar la verboj troviĝas en ĉiu vortaro.

La ulo post mi nuntempe ĝuas libertempon, ĉar li havas malmulte da laboro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-16 10:51:45

Jes, mi ĝuas. Mi havus pli malmulte da laboro, sed mi ofte okupiĝas en interreto.

La ulo post mi prizorgas siajn nepojn.

Reen al la supro