본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 13일 오후 9:37:54

Ne, mi ne estas laca.

La ulo post mi ankaŭ havas problemon kun la paĝo "La ulo sub mi", ĉar la ŝuti de la paĝo el la interreto daŭras ĉiam pli longe ol la aliaj paĝoj.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 13일 오후 9:55:08

Ne, tion mi ne rimarkis.

La ulo post mi hodiaŭ manĝis bonege.

galvis (프로필 보기) 2013년 1월 13일 오후 11:00:05

Jes, dimanĉe mi kaj mia familio
manĝas bonege, sed ne tro multe.

La ulo post mi dimanĉe iras al
kinejo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 14일 오전 11:31:11

Ne, tre malofte.

La ulo post mi hodiaŭ faris planon por la tuta semajno.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 14일 오후 5:09:32

Jes, en mia laborejo mi ofte planas estontan laboron.

La ulo post mi regule sportas eĉ dum vintro.

vincas (프로필 보기) 2013년 1월 14일 오후 7:21:54

Jes, mi tion faras.

La ulo sub mi ne timas iri al arbaro.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 14일 오후 8:28:08

Mi timas nenion.

La ulo post mi esperas plibonigi sian lingvon per la forumo, sed li trompiĝos.

galvis (프로필 보기) 2013년 1월 14일 오후 11:45:31

Bone, mi esperas plibonigi iom, sed iom post iom.
Oni ne devas trompi sin. La lernado konsumas ian
tempon.

La ulo post mi skribas listojn de esperantaj verboj.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 15일 오전 7:16:30

Ne, mi ne bezonas tion, ĉar la verboj troviĝas en ĉiu vortaro.

La ulo post mi nuntempe ĝuas libertempon, ĉar li havas malmulte da laboro.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 16일 오전 10:51:45

Jes, mi ĝuas. Mi havus pli malmulte da laboro, sed mi ofte okupiĝas en interreto.

La ulo post mi prizorgas siajn nepojn.

다시 위로